Hermann Kretzschmar

August Ferdinand Hermann Kretzschmar (* 19-an de januaro 1848 en Olbernhau; † 10-an de majo 1924 en Berlino-Schlachtensee) estis germana muziksciencisto kaj -verkisto kaj validas kiel fondinto de la hermeneŭtiko en la muziko.

Hermann Kretzschmar
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1848 (1848-01-19)
en Olbernhau
Morto 10-an de majo 1924 (1924-05-10) (76-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de LepsikoKruclernejo
Okupo
Okupo komponistofilozofo • muzikologo • universitata instruisto • dirigento • muzika teoriisto • muzikinstruisto • verkistomuzikisto
vdr

Kretzschmar estis filo de Sohn de orgenisto kaj kantoro Karl Dankegott Kretzschmar. Ekde 1862 li estis lernanto de la Kreuz-Lernejo en Dresdeno, kie li estis ekde 1867 ĝis 1868 vicprefekto de la Kreuz-ĥoro. Poste li studis ĝis 1870 filologion ĉe la Universitato de Lepsiko same kiel muzikon ĉe la lepsika konservatorio kaj doktoriĝis tie. Ekde 1871 li laboris kiel instruisto pri teorio, kompozicio, piano kaj orgeno ĉe Konservatorio je Lepsiko kaj aktivis kiel dirigento por diversaj muzikasocioj. En 1876 li fariĝis teatra kapelmajstro en Metz kaj entreprenis muzikhistoriajn studvojaĝojn al Anglujo kaj Italujo, ekde 1877 ĝis 1887 li estis akademia kaj urba muzikdirektoro en Rostock. Ekde 1887 ĝis 1904 li laboris denove en Lepsiko universitata muzikdirektoro. Ekde 1888 ĝis 1898 li estis dirigento de la ĥoro Riedelscher Gesangverein. En la jaro 1890 li fariĝis eksterordinara profesoro, en 1890 li fondis la Lepsikajn Akademiajn Koncertojn, kiujn li direktis ĝis 1895. En 1904 li estis vokata kiel ordinara profesoro pri muziko al la berlina Frederiko-Vilhelmo-Universitato.

Ekde 1907 ĝis 1922 li estis direktoro de la Reĝa Instituto por Eklezia Muziko, kie lia lerninto Carl Thiel lin sukcedis. Hermann Kretzschmar siaflanke sukcedis ekde 1909 ĝis 1920 Joseph Joachim-on kiel direktoron de la Altlernejo por Muziko fondita en 1869.

Kretzschmar estis geedziĝinta ekde 1880 kun la brita pianistino Klara Meller.

Post sia morto li estis entombigita en honortombo sur la evangela tombejo Nikolassee en Berlino.

Verkoj redakti

  • Führer durch den Konzertsaal, Leipzig 1887-90
  • Anregungen zur Förderung der musikalischen Hermeneutik I, Leipzig 1902
  • Neue Anregungen zur Förderung der musikalischen Hermeneutik, Leipzig 1905
  • Geschichte des Neuen deutschen Liedes, Leipzig 1911
  • Geschichte der Oper, 1919
  • Einführung in die Musikgeschichte, 1920

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hermann Kretzschmar » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3383202 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)