Hermann MINKOWSKI (22a de junio 1864 – 12a de januaro 1909) estis germana matematikisto kaj profesoro en Königsberg, Zuriko kaj Gotingeno. Li kreis kaj disvolvigis la geometrion de nombroj kaj uzis geometriajn metodojn por solvi problemojn en nombroteorio, matematika fiziko kaj la teorio de la relativeco.

Hermann Minkowski
Persona informo
Hermann Minkowski
Naskiĝo 22-an de junio 1864 (1864-06-22)
en Aleksotas
Morto 12-an de januaro 1909 (1909-01-12) (44-jaraĝa)
en Göttingen
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apendicito vd
Tombo Friedhof Heerstraße vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Reĝlando Prusio vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Königsberg • Altstadt Gymnasium • Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Hermann Minkowski
Familio
Gefratoj Oskar Minkowski • Max Minkowski vd
Edz(in)o Guste Minkowski vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo geometrionombroteoriomatematikofizikomatematika fizikofizika relativecospaco de Minkowski vd
Aktiva en Bonno vd
Doktoreca konsilisto Ferdinand von Lindemann vd
Verkado
Verkoj spaco de Minkowski ❦
Minkowski inequality ❦
Minkowski distance ❦
Minkowski diagram ❦
sumo de Minkowski ❦
dimensio de Minkowski-Bouligand ❦
teoremo de Brunn-Minkowski ❦
Minkowski functional ❦
teoremo de Minkowski ❦
Minkowski–Steiner formula ❦
Q3333766 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Minkowski estas eble plej bone konata pro sia laboro en relativeco, en kio li montris en 1907 ke la speciala teorio de relativeco de lia iama studento Albert Einstein (1905) povas esti komprenata geometrie kiel teorio de kvar-dimensia spaco–tempo, ekde tiam konata kiel "spactempo de Minkowski".

David Hilbert redakti

Post gradiĝo, en aŭtuno 1880, David Hilbert eniris la Universitaton de Königsberg, nome "Albertina". Komence de 1882, Hermann Minkowski (du jarojn pli juna ol Hilbert kaj ankaŭ lokano de Königsberg sed irinta al Berlino por tri semestroj),[1] revenis al Königsberg kaj studentiĝis en la universitato. Komenciĝis dumviva amikeco inter Hilbert kaj timida, talentohava Minkowski.[2][3]

Notoj redakti

  1. Reid 1996, p. 11.
  2. Reid 1996, p. 12.
  3. Weyl, Hermann (2012), "David Hilbert and his Mathematical Work", in Peter Pesic, Levels of Infinity/Selected writings on Mathematics and Philosophy, Dover, p. 94, (ISBN 978-0-486-48903-2) 

Bibliografio redakti

  • Reid, Constance, 1996. Hilbert, Springer, ISBN 0-387-94674-8. Definitiva angla-lingva biografio de Hilbert.

Vidu ankaŭ redakti