Hermann Nitsch

Hermann NITSCH (naskiĝinta la 29-an de aŭgusto 1938 en Vieno, mortinta la 18-an de aprilo 2022 en Mistelbach[1]) estis aŭstria avangarda artisto kiu laboris en eksperimentaj kaj multrimedaj modoj.

Hermann Nitsch
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1938 (1938-08-29)
en Vieno
Morto 18-an de aprilo 2022 (2022-04-18) (83-jaraĝa)
en Mistelbach
Lingvoj slovenagermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Higher Federal Graphical Institute of Education and Research
Okupo
Okupo artisto • experimental artist • pentristo • komponistofotisto • ludartisto • docento • teatra dekoraciisto • grafikartisto • instalada artisto • universitata instruisto • verkisto • kungluisto • desegnisto • aktoro • fotoĵurnalisto • vidartisto
Verkoj 120. Aktion
122. Aktion
TTT
Retejo http://www.nitsch.org/
vdr

Vivo redakti

Naskiĝintaj en Vieno, Nitsch ricevis trejnadon en pentrarto kiam li studis ĉe la Wiener Graphische Lehr-und Versuchanstalt, dum kiu tempo li estis destinita al la religia arto.[2][3] Li estis asocia kun la Vienaj Agadistoj — izola aliĝinta grupo de maloftaj, heterogenaj polemikaj aŭstraj artistoj inter kiuj Günter Brus, Otto Muehl, kaj Rudolf Schwarzkogler.[4]

La abstraktaj pentraĵoj de Nitsch laŭ metodo 'splatter', kiel liaj teatraĵoj, estas inspiritaj de lia neŭtrala perspektivo pri humaneco kaj esti homa. En la 1950-aj jaroj, Nitsch formis la Orgien Mysterien Theater (iel tradukebla al Teatro de Orgioj kaj Misteroj aŭ kiel La Orgia Misterteatro), ludigante preskaŭ 100 teatraĵojn inter 1962 kaj 1998.[4]

En 1966 li estis kun Gustav Metzger, Otto Muehl, Wolf Vostell, Juan Hidalgo kaj aliaj partoprenantoj de la Simpozio pri Artodetruo nome Destruction in Art Symposium (DIAS) en Londono.[5]

Referencoj redakti

  1. Mortanonco ĉe orf.at
  2. Hermann Nitsch, Discogs. [1] Alirita la 1an de Julio 2017.
  3. Hermann Nitsch, Art Directory. [2] Alirita la 1an de Julio 2017.
  4. 4,0 4,1 HERMANN NITSCH, de Jonas Vogt, Alexander Nussbaumer.
  5. Destruction in Art Symposium (DIAS), London, 1966 Arkivigite je 2022-05-25 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj redakti

  • Stark, Ekkehard. Hermann Nitschs 'Orgien Mysterien Theater' und die "Hysterie der Griechen." Quellen und Traditionen in Wiener Atikedild seit 1900
  • Winkler, Michael. Review: Hermann Nitschs 'Orgien Mysterien Theater' und die "Hysterie der Griechen." Quellen und Traditionen in Wiener Atikedild seit 1900 by Ekkehard Stark. The German Quarterly, Vol. 61, No. 4, 60th Anniversary 1928-1988 (Autumn, 1988) pp. 590–591.
  • Romberg, Osvaldo. Redemption through Blood:pp. 8–13, 60-71

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti