Hermann von Neuenahr la Maljuna

germana historiisto

Hermann von Neuenahr, la maljuna same konata kiel Hermano, Grafo el Nova Aquila (Nova Aĥilo) aŭ Hermano de Nova Aĥilo, naskiĝis en 1492 kaj forpasis en la 20-a de Oktobro 1530 en Aŭgsburgo. Li estis humanisto, teologo, ŝtatestro, naturalisto kaj kanceliero de la Universitato de Kolonjo.

Hermann von Neuenahr la Maljuna
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1491 (1491-11-30)
Morto 30-an de novembro 1529 (1529-11-30) (38-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Wilhelm I. von Neuenahr vd
Patrino Walburge von Manderscheid-Schleiden vd
Profesio
Okupo humanisto • historiistobotanikisto • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Vilhelmo la 1-a, Grafo el Neuenahr († en la 12-a de Marto 1497) kaj frato de la grafo Vilhelmo la 2-a (1497-1552). La graflando de Neuenahr kunrespondas al la nuna urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler, sur la rivero Ahr, dependanta de la Elektoepiskopujo Kolonjo. Li plenkreskis en Kolonjo, kie lia familio posedis hejmon, kaj estis lernanto de la grafo Simon von Spiegelberg, sia parenco, kaj kanoniko de la katedralo. Kiam li esti trijaraĝa la kanonikista poŝto jam estis rezervita al li. En la katedralo de Sankta-Lamberto[1], en Lieĝo, li ricevis alian poŝton kiam li estis okjara, kaj pli poste en Aix-la-Chapelle. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Kolonjo en 1504. En 1508, li forvojaĝis al Romo en la sekvantaro de la ĉefepiskopo, kaj en 1509, li enskribiĝis en la Universitato de Bulonjo, kie li studis la grekan.

Li frekventis la humanistaj cirkloj de sia epoko, kie li konatiĝis kun Erasmo de Roterdamo en 1518. Kune kun sia amiko kaj sampatrujano Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim, li apogis Johannes Reuchlin kiam ĉi-lasta defendis la judajn librojn (Talmud kaj Kabbalah), kaj publikigis, en 1517, la verkon "Defensio præstantissimi viri Johannis Reuchlin". En 1518, aperis la "Epistola trium illustrium virorum ad Hermannum comitem Nuenarium" (Epistolo el tri renomaj viroj al Hermann von Neuenahr), estante la tri viroj: Johannes Reuchlin, Ulrich von Hutten kaj Hermann von dem Busche (1468-1534). Li ankaŭ estis ligita kun Konrad Peutinger (1465-1547) kaj Joakimo Kamerarius, la maljuna (1500-1574)[2] kiu kreis al li epitafon.

En 1519, li partoprenas en la akompanantaro de la elektoepiskopo de Kolonjo al la dieto de Frankfurto ĉe Majno cele al la elekto de la nova germana imperiestro. Li defendis la kaŭzon de Karlo la 5-a, kaj postulis ke la suvereno eskoficigu Jacob-on Hoogstraten (1460-1527), la papa inkvizitoro kaj persekutanto de Johannes Reuchlin.

En 1524, li fariĝis kongregacia preposto de la Katedralo de Kolonjo, kies poŝto estis alligita al tiu de kanceliero de la Universitato de Kolonjo. Li diversfoje partoprenas, dum la sekvantaj jaroj, en la delegitaro de la ĉefepiskopo de Kolonjo al la dieto de la Imperio. Li mortis pro disenterio, kiam li reprezentis la ĉefepiskopon en la dieto kune kun sia frato, la grafo Vilhelmo la 2-a. Li estis nur tridek-ok jara.

Lia humanisma aro redakti

Hermann von Neuenahr renkontis multajn gravajn humanistojn de sia tempo, interalie:

Publikaĵoj redakti

  • Vita Karoli, lia ĉefa publikaĵo, sed verkita de la franca kronikisto Eginhard
  • Annales qui dicuntur Einhardi (Analoj de la franca regno)
  • De origine et sedibus priscorum Francorum
  • Mulomedicina, verkita de la romia skribisto Vegecio, Bazelo, 1529
  • De novo hactenusque Germanis inaudito morbo ἱδροπυρετοῦ, hoc est sudatoria febri, quam vulgo sudorem Britannicum vocant, 1529
  • Rerum medicarum libri quattuor du médecin Théodore Priscien, publikigita postmorte, 1532
  • Annotationes aliquot herbarum, & Formula excudendi herbarii, de Dioskorido
  • De Gallia Belgica commentariolus, publikigita de Christoffel Plantijn, 1584, sur la antikva geografio de tiu regiono
  • Carmina aliquot, quibus historia mortis Jesu in septem horas distributa est, 1529

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Katedralo de Nia Sinjorino kaj Sankta Lamberto estis la katedralo de Lieĝo ĝis la jaro 1794, kiam ĝi estis detruita.
  2. Personensuche