Hermin Haraszthy
Hermin Haraszthy [harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszthy Hermin estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Feigler, ŝia posta familia nomvarianto estis Haraszthi, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Pálffy Györgyné kaj Vécsey Marcellné.
Hermin Haraszthy | |
---|---|
Hermin Haraszthy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Feigler Hermin |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1870 en Esztergom |
Morto | 17-an de majo 1921 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Hermin Feigler[1][2] naskiĝis la 22-an de februaro 1870 en Esztergom, ŝi mortis la 17-an de majo 1921 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Hermin Haraszthy akiris aktoran diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1887. Ŝi komencis sian aktoran karieron en migra teatra trupo de Gerő Aradi, ekde 1891 de Ignác Krecsányi. Post 2 jaroj ŝi ricevis rolojn jam en la ĉefurbo en Budai Színkör. Ekde 1896 ĝis sia morto ŝi estis membro de Gaja Teatro. Ŝi abrupte mortis dum hejmenveno el la teatrejo. Ŝi edziniĝis en 1888 kaj 1903, ŝi naskis dufoje en la unua geedziĝo.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros - Ilona Tisza
- Sándor Bródy: A tanítónő - S-ino István Nagy
- Ferenc Molnár:
- Liliom - S-ino Muskát
- A hattyú - princino Mária Dominika
- George Bernard Shaw: Pygmalion - S-ino Higgins
- Mihály Csokonai Vitéz: Özvegy Karnyóné - titolrolo
Ŝiaj mutaj filmaj roloj (elekto) redakti
- A senki fia (1917) - S-ino Saxenhauer
- A testőr (1918) - patrino
- Mary Ann (1919) - S-ino Leadbetter
- Masamód (1920) - S-ino Zephirin