Hermo

speco de skulptaĵo

Laŭ PIV Hermo estas cipo, kun barba kapo kaj elstara peniso, ofta ĉe la helenoj.

Hermeso de Demosteno.

En la Antikva Grekio, hermeso (en antikva greka ἕρμα, plurale ἕρμαι hermai) estis piliero kvadrata aŭ ortangula el ŝtono, terakotobronzo — nome stipito— sur kiu oni metis buston, plej ofte de la dio Hermeso, plej ofte kun barbo, simbolo de fizika forto, kaj kies bazo estis ornamita per faluso en erektiĝo, simbolo de vireco kaj preteco al armoj.

Oni diskutas ĉu ili estis tiel nomitaj ĉar la kapo de Hermeso estis la plej ofta aŭ pro sia etimologia rilato kun la greka vorto ἕρματα (‘ŝtonblokoj’), ĉar origine ili ne precize referencis al Hermeso.

Oni uzis kiel limŝtonoj por indiki kaj limigi ŝoseojn kaj landlimojn, kaj marki la limojn de la propraĵoj, kvankam ili havis ankaŭ apotropaisman funkcion, tio estas, por malproksimigo de tio malica, ĉu spirito, kontraŭaĵo aŭ malamiko. En Ateno ili estis metitaj eksterdome por allogi bonan sorton. Ĉiu kvartalo havis hermeson, kaj oni konservas ujojn kun pentraĵoj kiuj montras privatajn oferojn faritajn en ili.

Laŭ Francisko Azorín hermeso estas Simpla piedestalo, ofte stipiteforma, kronita per busto de Merkuro, alnomita Hermeso, aŭ alia diaĵo: tre uzata ĉe la grekoj.[1] Li indikas etimologion el greka Hermes, propra nomo de dio, filo de Zeŭso.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 89.
  2. Azorín, samloke.