HernandoFernando COLÓN y Enríquez de Arana (Kordovo, 15-a de Aŭgusto 1488 - Sevilo, 12-a de Julio 1539) estis hispana bibliografo kaj kosmografo, filo de Kristoforo Kolumbo kaj frato de Diego Colón. Li akompanis sian patron en la kvara vojaĝo al Ameriko kaj poste sian fraton Diego kaj li verkis la verkon Historia del almirante honore al sia patro.[1]

Hernando Colón
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1488 (1488-08-15)
en Kordovo
Morto 12-an de julio 1539 (1539-07-12) (50-jaraĝa)
en Sevilo
Tombo Sankta Metropola kaj Patriarka Katedralo de Sankta Maria de la Sidejo de Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Nov-Jorko
Subskribo Hernando Colón
Familio
Patro Kristoforo Kolumbo
Patrino Beatriz Enríquez de Arana
Frat(in)o Diego Colón
Okupo
Okupo esploristo • bibliotekisto • biografo • pentristo
vdr

Post la reveno de sia patro el lia unua vojaĝo al Ameriko, spite la fakton, ke li estas konsiderata eksterleĝa filo, Hernando konfirmis siajn privilegiojn kaj li same kiel sia frato Diego estis prezentitaj en la kastilia kortego komence de 1494 kaj poste iĝis paĝio de la heredanto al la hispana krono, nome la princo Johano. El 1498 li iĝis paĝio de la reĝino Izabela la Katolika en Alcalá de Henares.[2]

Estante ankoraŭ adoleskulo, li eliris la 11an de Majo 1502 akompanante sian patron en lia kvara marveturo al Ameriko, ili suferis fortajn marmalfacilojn kaj atingis la marbordojn de la nunaj Honduro, Panamo, Jamaiko kaj Hispaniolo. Ili revenis en Hispanion al Sanlúcar de Barrameda la 7an de Novembro 1504.[3]

Historia del Almirante, publikigita en 1571 postmorte.

Post la morto de ilia patro, Hernando revenis al Ameriko en 1509 kun sia frato Diego, ĉar li estis nomumita guberniestro de Hispaniolo. Sed, Hernando revenis al Hispanio post du monatoj por defendi la interesojn de la familio dum la longaj juraj procesoj.[4]

Kiel fakulo li estis kosmografo, geografo, bibliografo kaj verkisto de la biografio de sia patro nome "Historia del Almirante", kiu estis publikigita nur post lia morto, tradukita en italan fare de Antonio de Ulloa, en 1571 en Venecio.[5]

Notoj redakti

  1. «El hijo de Colón que reunió todo el saber del Renacimiento». El País. 22a de Septembro 2019.
  2. Josefina Mateu lbars: Hernando Colón. Una biblioteca excepcional, la de Hernando Colón (1488-1539) y la actual edición de su "Catálogo concordado". Sevilla, 1993. Universidad de Barcelona. Konsultita la 25an de Decembro 2011
  3. «Hernando Colón | Real Academia de la Historia». dbe.rah.es. Konsultita la 22 de Aŭgusto 2019.
  4. Irving, Washington (1828). A history of the life and voyages of Christopher Columbus, Volume 3. New York, New York: G. & C. Carvill. p. 232.
  5. THOMAS, Hugh (2006). «Prólogo». Historia del Almirante. Planeta. ISBN 84-08-06680-3.

Bibliografio redakti

  • Marín Martínez, Tomás (1970). "Memoria de las obras y libros de Hernando Colón" del Bachiller Juan Pérez.
  • Guillén Torralba, Juan (2004). Hernando Colón: humanismo y bibliofilia. Fundación José Manuel Lara. ISBN 978-84-96152-47-2.
  • Guillén Torralba, Juan (2006). Historia de las bibliotecas Capitular y Colombina. Fundación José Manuel Lara. ISBN 978-84-96556-16-4.