Heroa flankuloheroa akompananto, aŭ ankaŭ angle sidekick [sajdkik] en pluraj lingvoj, estas tipa rolulo en aventuraj kaj similaj rakontoj. La flankulo estas fidela kunulo kaj helpanto de la heroo (ĉefrolulo, protagonisto) en ties aventuroj.

Heroa flankulo
rolfako • narrative role
Informoj
vdr
Sherlock Holmes kun sia asistento Doktoro Watson

Aŭskultante la klarigojn de la heroo, la flankulo (kaj tiel ankaŭ la leganto) ekscias ties pensojn, sen bezono de iu alia rakontanto. La leganto povas ofte identiĝi kun la flankulo, kaj tiel kun-travivi la aventurojn proksime kun la heroo. Foje la flankulo estas mem la rakontanto.

Flankulo povas havi karakterizon kiu kontrastas tiun de la heroo, ekzemple havas pli da muskolforto sed malpli da ruza intelekto ol tiu, aŭ provizas humuran elementon kiu balancas kontraŭ la seriozeco de la ĉefrolulo.

Ekzemploj redakti

 
Sanĉo Panzo lamentas la falon de sia mastro.

Kelkaj literaturaj herooj kun siaj flankuloj:

En bildliteraturo:

En kino: