Heroa legendo (ĥakase алыптығ нымах) estas ĥakasa speco de folkloro. La heroa legendo eble enhavas 30 000 liniojn de poezio, kaj ĝi rakontas pri la heroaĵoj de la ĥakasaj herooj. La prezentisto de heroaj legendoj nomiĝas ĥaiĝi (ĥakase хайҷы). Fama ĥaiĝi estis S. Kadiŝev, P. Kurbiĵekov, M. Dobrov. Estas multaj heroaj legendoj, la plej popularaj estas Altin ĉus, Albinĵi, Aj-Ĥuuĉin, Ajdolaj kaj Altin-Arig. Multaj aliaj popoloj ankaŭ havas heroajn legendojn (ekzemple la jakutojn, kalmukojn, altajojn, karelojn).