Heroino

kemia kombinaĵo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ina heroo
Heroino
Plata kemia strukturo de la Heroino
Tridimensia kemia strukturo de la Heroino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Diamorfino
  • Diacetil-morfino
  • Aceto-morfino
  • Klorido de heroino
  • Metil-jodido de morfino
Kemia formulo
C21H23NO5
CAS-numero-kodo 561-27-3
ChemSpider kodo 4575379
PubChem-kodo 5462328
Merck Index 15,2971
Fizikaj proprecoj
Molmaso 369,417 g·mol-1
Denseco 1,54g cm−3
Fandpunkto 173 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 21,8 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11 R20/21/22 R36 R43 R23/24/25
Sekureco S16 S22 S26 S36/37 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H302, H310, H317, H330, H332, H334
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+310, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P304+341, P310, P312, P320, P321, P330, P333+313, P342+311, P361, P363, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Heroino[2] (C21H23NO5, diacetil-morfino), aŭ diamorfino, estas danĝera ekstreme dependeciga narkotaĵo, kiun oni uzas plej ofte travejne. Normale aspektas kiel blanka pulvoro. Heroino (diacetil-morfino) estas duon-sinteza substanco kiu derivas el morfino, kiu ĝi mem devenas el papavo (Papaver somniferum).

Heroino uzata kiel drogo estas en la moderna mondo produktata preskaŭ senescepte kontraŭleĝe. Tio influas la kemian kvaliton de la drogo: produktita en kaŝitaj laboratorioj, ĝi ofte estas kemie malpura, enhavas kromaĵojn (i. a. danĝerajn por sano) kaj aspektas kiel helbruna aŭ alikolora pulvoro. Granda prezo de la drogo tentas la perantojn por enmiksi aliajn pulvorajn aldonaĵojn, kio eĉ pli malpurigas la substancon. Neantaŭvidebla kvalito de aĉetata heroino ofte iĝas kaŭzo de morto pro trodozo.

En 2004 plej grandan kvanton de heroino oni produktis en Afganujo.

Historio redakti

Diacetil-morfino estis unue enmerkatigita en 1898 de la germana farmacia kompanio Bayer AG kiel kontraŭtusa rimedo. La germana firmao uzis vendomarkon Heroin por la varo (oni konsideras, ke la nomo venis de la adjektivo heroa). La substanco estis vendata kiel anstataŭilo de morfino, ne kaŭzanta dependecon. Tiel rezultiĝis, ĉar heroino, okaze de nelonga uzo, kaŭzas trankvilan ne frenezan eŭforion kun ne facile rimarkeblaj deflankiĝoj de la norma konduto kaj intelekto.

Dum kelka tempo medicino ne rimarkis problemon, ĝis kiam evidentiĝis, ke kelkaj pacientoj trouzis la drogon. En 1913 Bayer ĉesis produkti heroinon. En 1924 usona federacia leĝo faris ajnan uzon de heroino en Usono kontraŭleĝa. Samtempe en Eŭropo heroino estis daŭre produktata kaj, ekzemple en Germanio, aĉetebla ĝis 1971 (kompreneble laŭ kuracista recepto sur speciala recept-formularo).

Laŭ kutima imago, neniu leĝa firmao produktas heroinon por ajnaj celoj en moderna mondo. Tamen en kelkaj ŝtatoj (i. a. en Germanio) ekzistas projektoj por provizi puran heroinon al severe dependaj narkotuloj (Heroinstudie). Tio pensigas, ke ie tiu oficiala heroino estas produktata.

Uzo kaj danĝeroj redakti

 
Heroino pulvora kaj pilola
 
Kuirado de heroino kun vitamino Ccitronsuko

Ekzistas diversaj konsumformoj, kiuj ĉiuj estas danĝeraj kaj ĉiuj dependecigas.

Injektado redakti

Injektado de heroino estas eble la plej konata uzmaniero. Ĉar heroino ne estas enakve solvebla, necesas helpilo por solvi ĝin. Oni miksas heroinon kun vitamino C en pulvora aŭ likva formo (citronsuko) kaj akvo. Citronsuko estas ĉefe danĝera, ĉar malgrandegaj eroj povas eniri la kardiovaskulan sistemon kaj provoki gravan infekton. Dum boligo la acido kreas la necesan akvosolveblan heroinsalon.

Subhaŭta injektado estas iom malpli danĝera pri infekto ol envejna, se oni respektas higienon kaj trovas puran heroinon, sen danĝeraj aldonaĵoj, kio estas malofta.

Danĝeroj de tia uzo estas jenaj:

  • La kvalito de trovebla heroino estas ege malsama kaj facile okazas trodozado kaj morto pro spirĉeso aŭ sufokado per vomaĵoj.
  • Tremado kiel kunefiko dum manko pligrandigas la danĝeron vundi sin dum meminjekto.
  • Pro oftaj envejnaj injektoj kreiĝas ekimozoj kaj cikatroj, kiuj povas provoki trombon.
  • Pro manko de higieno povas surveni abscesoj.
  • Uzo de la sama injektilo per pluraj personoj aŭ divido de la boligita aĵo pligrandigas riskon pri aidosinfektado kaj aliaj malsanoj (ekzemple hepatitojn B kaj ĉefe C).
  • Pro la aldonaĵoj en heroino el nigra merkato (striknino kaj multaj aliaj) povas surveni vivdanĝerigaj venenoj.

Enspirado redakti

Por enspiri heroinion ĝi estas fajne pulvorigita. Same kiel por kokaino oni enspiras ĝin per rulita monbileto aŭ pajlero en la nazon. Tra la naza mukozo la drogo tuj eniras la kardiovaskulan sistemon kaj tie ekagas.

Tia pulvoro estas tradicie bruna, malpli ofte blanka, ĉar la drogfabrikistoj aldonas kafon aŭ aliajn aldonaĵojn.

Danĝeroj de tia uzo estas jenaj:

  • Se heroino estas aldonita longtempe rekte al la naza mukozo, ĝi sekigas kaj povas disŝiri. Sekve okazas nazsangado.
  • Nazmukozo estas parto de la homa korpo, kiu ne estas regenerebla post toksa damaĝo. Post granda konsumo per la nazo la mukozo povas truiĝi, tio okazis ĉefe per kokainkonsumo, sed ankaŭ per heroinkonsumo.
  • Ankaŭ ekzistas danĝero pri trodozado.

Inhalado redakti

Por inhali heroinon oni vaporigas ĝin sur aluminia folio. Tian vaporon oni inhalas per aluminia tubeto. Tia konsummaniero estas relative malefika kiam oni ne profunde inhalas, tiel oni povas pli bone kontroli la dozon kaj la probablo pri trodozigo estas iom malpli granda.

Danĝeroj de tia uzo estas jenaj:

  • Fumita heroino povas pligrandigi la salivfluon, kiu dum daŭra glutado povas provoki naŭzon kaj vomadon.
  • Pro la fakto, ke heroino kristaliĝas parte en la pulmo, pulmeroj kungluiĝas. Sekve povas okazi pulmemfizemo.
  • La danĝero pri trodozado ekzistas ankaŭ fumante heroinon, ĉar la respirvojoj povas paraliziĝi kaj alvenos spirĉeso.

Fumado redakti

Heroino pulvorigita povas esti miksata kun tabako kaj fumata kiel cigaredo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti