Heroinoj de la Grekaj tragedioj

Tiu estas artikolo pri kelkaj el la ĉefaj heroinoj de la tragedio en la Antikva Grekio.

Antigona redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antigona (mitologio).

Laŭ la helena mitologio ŝi estis filino de mistika teba reĝo Edipo. Akompanis sian patron en ekzilon kaj zorgis pri li ĝis lia morto. Kiam ŝiaj fratoj falis en fratmortiga batalo pri Tebo, malpermesis nova teba reĝo unun el ili sepulti, ĉar li batalis kontraŭ Tebo. Antigona la malpermeson ne obeis, kaj pro tio estis viva sepultita en roka kripto. Listo de literaturaj kaj muzikaj verkoj pri ŝi estas sur paĝo Antigona.

Ifigenio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ifigenia.

Laŭ la greka mitologio Ifigenio estis filino de mikena reĝo Agamemnono kaj lia edzino Klitemnestro. Por sukceso de la greka ekspedicio kontraŭ Trojo estis Agamemnono devigita Ifigenion oferi. Sed diino Artemiso rabakiris ŝin kaj faris sian sacerdotinon en Taŭrido (nun Krimeo), de kie ŝin venigis reen en Grekion ŝia frato Oresto. Sed post reveno Ifigenio restis en Artemisaj servoj en nove fondita templo en Baŭrono kie situas ankaŭ ŝia imaginara kripto. Ŝi estas unu el la plej gravaj figuroj de grekaj mitoj en la literaturo (Euripides, Racine, J. W. Goethe – Ifigenio en Taŭrido), en muziko (D. Scarlatti, Ch. W. Gluck) kaj ankaŭ en belarto (murpentraĵoj en Pompejo).

Medea redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medea (mitologio).

Laŭ la greka mitologio filino de kolĥida reĝo Aieto, kiu fuĝis kun Argonaŭtoj en Grekion kaj fariĝis edzino de Jasono. Kiam Jasono forlasis ŝin, ĉar li intencis edziĝi al filino de korintia reĝo Kreono Glaŭka, Medea (mitologio) mortigis la fianĉinon kaj murdis siajn kaj Jasonajn infanojn. Ŝi mem fuĝis en veturilo tirata de drakoj, en Atenon al la reĝo Egeo, de kie pli poste ŝi estis ekzilita fare de Tezeo kaj revenis en Kolĥidon. La miton dramigis Eŭripido en tragedion ´´Medea´´. Konserviĝis ankaŭ dramo de Seneko.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hrdinky řeckých tragédií en la ĉeĥa Vikipedio.