Herrera de Pisuerga

Herrera de Pisuerga [eREra depiSŬERga] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize en la subkomarko Boedo-Ojeda. La loknomo Herrera de Pisuerga eble povas esti komprenata etimologie kiel Forĝejo de Pisuerga, alude al trafluanta rivero.

Herrera de Pisuerga
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 889  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 4° 20′ U (mapo)42.593055555556-4.3322222222222Koordinatoj: 42° 36′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 99 km² (9 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Herrera de Pisuerga (Provinco Palencio)
Herrera de Pisuerga (Provinco Palencio)
DEC
Herrera de Pisuerga
Herrera de Pisuerga
Situo de Herrera de Pisuerga
Herrera de Pisuerga (Hispanio)
Herrera de Pisuerga (Hispanio)
DEC
Herrera de Pisuerga
Herrera de Pisuerga
Situo de Herrera de Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herrera de Pisuerga [+]
vdr

Herrera estis konata pro sia Festivalo de la Kankro, antaŭ la malsano afanomikozo formortis la populaciojn de lokaj kankroj en la riveroj de la areo. Herrera estas parto de norda sektoro de la Jakoba Vojo.

Geografio redakti

 
Nova Pordego el la murego.
 
Pordego de Aguilar, translokigita al parko.
 
Blazondomo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 99,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 889 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 400 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 74 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo inkludas la jenajn submunicipojn: Naveros de Pisuerga, Olmos de Pisuerga, Ventosa de Pisuerga kaj Villabermudo.

Historio redakti

En la municipa teritorio estas la arkeologia kuŝejo de la iama urbo Pisoraca (eble sama etimologio kun Pisuerga), loko okupita de la Legio IV Makedona, kantonmentita tie dum la 1-a jarcento p.K.

Poste estis setlejo de visigotoj, kiuj havis tie nekropolon.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1130, Alfonso la 7-a kaptis la grafon Pedro de Lara kaj en 1131 kapitulacigis la kastelon de Herrera de Pisuerga ĝis tiam de la sekvantoj de la grafo. En 1184, Alfonso la 8-a havigis foruon al Ferreruela (Herrera), sed en senjorlando de Lara; en la 14-a jarcento de Fernández de Velasco, kaj poste de la dukoj de Frías, kiu helpis la fondon de konvento de franciskanoj fine de la 15-a jarcento.

Kadre de la Hispana Milito de Sendependigo la francaj trupoj invadis la urbon dufoje, nome en 1808 kaj 1812.

En 1902 ĝi ricevis la titolon de urbo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj.

De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel restaĵoj de la romia murego, blazondomoj, pontoj, preĝejoj ktp.

Bildoj de submunicipoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti