Por samtitola artikolo vidu la paĝon Herseo.

Herseo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Herseo
Natura satelito  de Jupitero (L)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero L[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 17
Nomita laŭ Herse vd
Malkovro
Malkovrintoj Bert J. Gladman
John J. Kavelaars
Jean-Marc Petit
L. Allen[1]
Dato de malkovro 27-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 22 510 605 km
Discentreco 0,18687
Klinangulo 163,74° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 689,98 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,4[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Bert J. Gladman kaj lia teamo de la Universitato de Brita Kolumbio, post observoj de bildoj faritaj per la kanada-franca-havaja teleskopo de Mauna Kea inter la 8-an de februaro 2002 kaj la 3-a de aprilo 2002.

Ili anoncis la 11-an de aprilo 2003 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 17 (deksepa jupitera luno de 2003).

Nomo redakti

La 11-an de novembro 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU [4], la nomon Herseo[5], (greke: Έρση), amatino de Hermeso en la helena mitologio.

Orbito redakti

Herseo estus eble ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Ĉar ĝiaj orbitaj elementoj nun estas malbone konataj, tiu aneco estas necerta.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Herseo estas notata sub S/2003 J 17 (angle)
  3. IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2 (angle)
  4. Recently Discovered Natural Satellites and Rings of Major and Minor Planets, Ne ankoraŭ publikigata informletero IAUC 9094 de la 11-a de novembro 2009 (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Herse, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (kio ne eblas en esperanto)

Eksteraj ligiloj redakti