Hertha BSC

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio

Hertha BSC (oficiale: "Hertha, Berliner Sport-Club e. V."; ofte nomata "Hertha BSC Berlin", kvankam la urbonomo fakte jam aperas en la unua litero "B"), estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Berlino. Ĝi fondiĝis en 1892. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu konkuras en la unua germana ligo de futbalo kaj kies hejma stadiono estas tiu de la Somera Olimpiko 1936 en la okcidenta urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf, sed havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.

Hertha BSC
futbala klubo
Kluba nomo  Hertha, Berliner Sport-Club e. V.
(tuta klubo)
Hertha BSC GmbH & Co KGaA
( sekcio pri profesia futbalo)
Fondita  25-a de julio 1892
Stadiono  Olimpika stadiono Berlino
Kapacito  74 649
Prezidanto  Werner Gegenbauer
Trejnisto  Pál Dárdai (stato de printempo 2016)
Ligo  unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga)
2022/23  18-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Elektitaj klubanoj redakti