Hertz

usona aŭtomobilo-lua kompanio

Hertz aŭ plennome The Hertz Corporation, filio de Hertz Global Holdings Inc., estas usona aŭtomobilo-lua kompanio bazita en Estero, Florido, kiu operacias 9 700 internaciajn entreprenojn kaj franĉizojn.

Hertz
Hertz
negocopublika kompanio • entrepreno • car rental company vd
Dum 1918 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio de Hertz Global Holdings Inc.
Fondita en 1918
Fondintoj John D. Hertz • Walter L. Jacobs vd
Sidejo Estero, Florido, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Paul Stone • Kathryn V. Marinello
Dungitoj 38 000 (stato: 2019)
ISIN-kodo US428040CN71
Posedata de Rental Car Intermediate Holdings vd
filiaj kompanioj Donlen Corporation • Dollar Thrifty Automotive Group • Advantage Rent a Car • Dollar Rent A Car • Daimler Hire vd
Partoprenanta Hertz Arena vd
TTT Oficiala retejo
vdr
la emblemo ĝis 2009

Kiel la dua plej granda usona aŭtomobilo-lua kompanio per vendoj, lokoj kaj aŭtomobilaro, Hertz funkcias en 150 landoj, inkluzive de Nordameriko, Eŭropo, Latin-Ameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio, Karibio, Mezoriento kaj Nov-Zelando. The Hertz Corporation fine de 2012 aĉetis la antaŭe konkurencajn usonajn aŭtomobilo-luajn kompaniojn Thrifty Car Rental kaj Dollar Rent A Car.

Hertz Global Holdings, la gepatra kompanio de The Hertz Corporation, estis vicigita la 335-a en la listo "Fortune 500" de 2017, la usona ekvivalento de la tutmonda Fortune Global 500. En 2017, la kompanio havis enspezojn de 8.48 miliardoj de usonaj dolaroj, aktivojn de 20 miliardoj da usonaj dolaroj kaj 37 000 dungitojn.

Eksteraj ligiloj redakti