Herzl Muzeo estas muzeo en Monto Herzl, Jerusalemo, kiu traktas pri agadoj kaj vidado de Theodor Herzl. La muzeo situas ĉe la ĉefenireja placo al Monto Herzl. La nova muzeo inkludas kvar aŭdovidajn ekspoziciaĵojn: unu pri Herzl kaj la pado al cionismo, la dua pri liaj agadoj en la cionismaj politikaj movadoj, la tria prezentas lian studon, kaj la kvara komparas la Herzl vizion por Israelo kiel skizita en lia libro La Malnova Nova Lando. La muzeo komplekso inkludas du edukajn centrojn por cionismo-rilataj studoj, unu nomita laŭ Aryeh Tzimuki kaj la aliaj laŭ Stella kaj Aleksandro Margolis. La muzeo estas administrita de la Monda Cionisma Organizo.

Herzl Muzeo
muzeo
Lando Israelo vd
Situo Jerusalemo
Urbo Jerusalemo
Adreso Herzl Blvd., Jerusalem
Estiĝo 2005
Koordinatoj 31° 46′ 21″ N, 35° 10′ 53″ O (mapo)31.77257777777835.181397222222Koordinatoj: 31° 46′ 21″ N, 35° 10′ 53″ O (mapo)
Herzl Muzeo (Israelo)
Herzl Muzeo (Israelo)
DEC
Herzl Muzeo
Herzl Muzeo
Situo de Herzl Muzeo
Map
Herzl Muzeo
Retpaĝo http://www.herzl.org
vdr

Normana Ĝardeno redakti

Situanta inter la Herzl Muzeo kaj la Stella kaj Aleksandro Margulies Edukcentro, la Normana Ĝardeno estas nomita laŭ nepo de Herzl nome Stephen Norman. Estas loko por grupoj kaj studentoj por kolekti aŭdon pri Monto Herzl. Sur unu muro de la ĝardeno, laŭ citaĵo de Norman, en 1945, estas enskribita: "Vi estus mirita ĉe la juda junularo en Palestino - ili havas la markon de libereco".

Eksteraj ligiloj redakti