Herzogenbuchsee

komunumo de Svislando

Herzogenbuchsee estas komunumo de la iama distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6514 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Herzogenbuchsee
Blazono de Herzogenbuchsee
Blazono de Herzogenbuchsee
Blazono de Herzogenbuchsee
Aerfoto de Herzogenbuchsee
Aerfoto de Herzogenbuchsee
Aerfoto de Herzogenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 11′ 0″ N 7° 42′ 0″ O / 47.18333 °N, 7.70000 °O / 47.18333; 7.70000 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 0″ N 7° 42′ 0″ O / 47.18333 °N, 7.70000 °O / 47.18333; 7.70000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6514
Areo 9,83 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 3360
Komunumkodo 0979
Mapo de Herzogenbuchsee
Mapo de Herzogenbuchsee
Mapo de Herzogenbuchsee
vdr

Geografio redakti

Herzogenbuchsee situas en la regiono Supra Argovio meze inter Araŭo kaj Berno. Al la komunumo apartenas ankaŭ la municipo Oberönz, kiu estis ĝis la 31-a de decembro 2007 aŭtonoma politika komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,83 km², de kiuj 34,4% estas kovritaj de arbaro, 37,6% servas por agrikulturo kaj 27,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Heimenhausen kaj Graben, en oriento al Thunstetten, en sudoriento al Thörigen, en sudo al Bettenhausen, Bollodingen kaj Steinhof SO (SO), en sudokcidento al Seeberg, kaj en okcidento al Aeschi (SO) kaj Niederönz.

Trafiko redakti

Horzogenbuchsee havas tre konfortan trafikan situacion. Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La kantona ĉefvojo n-ro 22 kondukas de Herzogenbuchsee al Wangen ĉe Aro, kie en distanco de proksimume 8 kilometroj nordokcidente situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kaj de Oberönz la kantona ĉefvojo n-ro 269 kondukas al Soloturno. Herzogenbuchsee situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. Alia trajnlinio kondukis de Herzogenbuchsee al Soloturno, tiu lasta tamen en la jaro 1992 estis fermita por la persona transporto. Inter Wanzwil kaj Soloturno ĝi en la jaro 2004 estis remalfermita kiel parto de la nova rapidlinio de Olten al Soloturno. De la stacidomo de Herzogenbuchsee pluraj poŝtaŭto- kaj buslinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Herzogenbuchsee datiĝas el la jaro 886 kiel Puhsa. Por distingi ĝin de Münchenbuchsee oni menciis la lokon en la jaro 1301 unuan fojon kiel Herzogenbuchze.

El prahistoria tempo oni trovis en Herzogenbuchsee restaĵojn el la neolitiko kaj la Hallstatt-kulturo. Proksime de la tombejo Kappelifeld oni malkovris la restaĵojn de romia bieno kun mozaiko el vulkana tofo.

En mezepoko Herzogenbuchsee estis kiburga posedaĵo. Pro siaj altaj ŝuldoj la Kiburgoj devis pandigi la lokon al la burgunja familio von Grünenberg en la jaro 1375. Kune kun la kampargrafejo Burgonjo Berno akiris en la jaro 1406 ankaŭ la korton en Herzogenbuchsee.

Ek de la 1-an de januaro 2008 al Herzogenbuchsee apartenas ankaŭ la iama komunumo Oberönz.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti