Hesa baloto de la 27-a de januaro 2008

Dimanĉe la 27-an de januaro 2008 okazis baloto por la landa parlamento je federacilanda nivelo en la federacia lando Hesio de Germanio. La provizora oficiala rezulto vespere de lundo, la 28-a de januaro, aspektas tiel:

partio rezulto ŝanĝo parlamentanoj
CDU (Kristdemokratoj) 36,8% -12,0% 42
SPD (Socialdemokratoj) 36,7% +7,5% 42
FDP (Liberaluloj) 9,4% +1,5% 11
Die Linke (Maldekstruloj) 5,1% +5,1% 6
Grüne (Verduloj) 7,5% -2,6% 9