En la helena mitologio estas Hesperidinoj (ankaŭ Hesperidoj, helene Έσπερίδες kaj latine Hesperides,), laŭ iuj fontoj filinoj de la Titano Atlaso kaj de la diino de nokto Nikso. Sed eble ili estis filinoj de Forkiso kaj Keto.

Hesperidinoj
helena mitularo
Informoj
Loĝloko Garden of the Hesperides
Patro Zeŭso
Patrino Nikso
vdr
"Heraklo en Ĝardeno de Hesperidinoj", Giovanni Antonio Pellegrini

Ili estis ankaŭ nomataj „nimfoj de okcidento“ aŭ „vesperaj knabinoj“ kaj kutime oni sciigas, ke ili estis tri aŭ kvar aŭ eĉ sep: Eglo, Eriĥteio, Hesperetuso, Aretuzo; Hestio, Hespero kaj Hesperio.

Roloj en okazaĵoj redakti

Hesperidinoj havis taskon gardi arbon en ĝardeno de dioj, kiu portadis orajn pomojn de senmorteco. La arbon ricevis diino Hera de la diino de la Tero Geo kiel donaco al la nupto. Ĉar Hesperidinoj la orajn pomojn iam kaj iam mem gustumis, Hera per gardado de la ĝardeno komisiis ankaŭ la centkapan drakon Ladonon. Unu el la taskoj de Heraklo, kiujn li ricevis de la reĝo Eŭristeo, estis alporti tri tiujn pomojn. Helpe de Titano Atlaso li tiun ĉi taskon plenumis kaj poste la pomojn donacis al diino Ateno, kiu ilin al Hesperidinoj redonis.

Unu pomon ŝtelis diino de konflikto Eriso kaj kun surskribo „al la plej bela“ ĝin ĵetis inter la diinoj Hera, Atena kaj Afrodito. Konflikto pri la pomo inter tiuj ĉi diinoj gvidis al la Troja milito. El tiu ĉi legendo ekestis ankaŭ diraĵo „pomo de la malakordo“.

Laŭ Palaifato[1], iu homo, Hespero, el la urbo Mileto, vivis en la regiono Karia. Li havis du filinojn nomitajn Hesperidinoj. Hespero havis belegajn ŝafojn, eligante multan lanon, de speco kio estas nuntempe ankoraŭ en Mileto. Tiuj ŝafoj, mela en greka (μῆλα), estis tiel belaj kiel la oro. Tio estas, Heraklo vidante la bestojn pastiĝante laŭ la maro, forrabis ilin kaj mortigis sian pastiston nomitan Drako. Tiame, Hespero jam estis mortita, kaj oni diris "ni vidis la orajn pomojn (mela signifas ankaŭ pomon en greka) tiujn, kiujn Heracleo forrabis el Hesperidinoj, post mortigi sian gardiston, Drako".

Notoj redakti

  1. Pri nekredeblaĵoj, n. 18[rompita ligilo] france

Vidu ankaŭ redakti

Koneksaj artikoloj redakti