Hiakinto (helene Ὑάκινθος, latine Hyacinthus) estis en la helena mitologio filo de la sparta reĝo Amiklo kaj lia edzino Diomedo, ankaŭ kelkajfoje filo de la muzo Klio[1]. Iuj fontoj nomas lia patro alian spartan reĝon, Oibalon.

Hiakinto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pieros
Patrino Klio
Gefratoj Polyboea • Kinorto
vdr
Jean Broc: Morto de Hiakinto

Li estis fama per sia beleco. Ne estas mirinde ke pri lia favoro konkursis eĉ du dioj - dio de lumo, sciencoj kaj arto Apolono kaj dio de la okcidenta vento Zefiro. Nomata estas ankaŭ fama helena poeto Tamiris, pri kiu oni asertas, ke li estis la unua viro, kiu amindumis viron. Sed tiun Apolono facile forigis el la ludo. Fanfaronema Tamiris disvastigadis, ke li en kantado facile superus Muzojn. Sufiĉis, ke Apolono tion diris al la Muzoj kaj Thamyrisa sorto estis sigelita. En la konkurso kun Muzoj li kompreneble ne sukcesis kaj ili punis lin kruele. Perdigis lian vidpovon, voĉon kaj memoron.

Hiakinto el la amidumantoj elektis por si Apolonon, per kio li ofendis Zefiron. Foje, kiam Apolono instruis la junulonon ĵeti diskon, ĵaluza Zefiro ĵetis la diskon returnen kaj Hiakinton mortigis. El lia sango elkreskis nova floro, kiu estis nomata hiacinto. Sed laŭ novaj esploroj temis pri natura irido.

Post lia morto oni en Sparto okazigis solenaĵojn nomatajn "Hyakinthaea", kiu daŭris tri tagojn. La unuan tagon oni funebris pro morto de Hiakinto kaj dum la duaj du tagoj oni festis lian renaskiĝon en formo de la floro. Malgraŭ ne temis pri dio, centro de lia kulto estis en Apolona templo en vilaĝeto Amiklo.

Rebrilo en arto redakti

  • Wolfgang Amadeus Mozart en sia aĝo de dek unu jaroj verkis en la jaro 1767 operon pri tiu ĉi temo Apolo kaj Hiakinto. Pro tiutempaj kaŭzoj estis Hiakinto en rilato al Apolono anstataŭigita per lia fratino Melia.
  • Mito pri Hiakinto estas plej multe konata el Ovidiaj Metamorfozoj. El ili plu ĉerpis multaj poetoj, skulptistoj kaj pentristoj, aparte en tempoj de baroko aŭ rokoko.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Notoj redakti

  1. Apolodoro, biblioteko (I, 3, 3)

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hyakinthos en la ĉeĥa Vikipedio.