Hibrida zono ekzistas kie la teritorioj de du interreproduktantaj specioj aŭ diverĝaj interspecifaj stirpoj kuniĝas kaj kruc-fekundiĝas. Hibridaj zonoj povas formiĝi in situ (surloke) pro la evolucio de nova stirpo[1] sed ĝenerale ili rezultas el duaranga kontakto de patraj formoj post periodo de geografia izolado, kio permesis ties diferencigon (aŭ speciigon). Hibridaj zonoj estas utilaj en la studo de genetiko de speciigo ĉar ili povas havigi naturajn ekzemplojn de diferencigo kaj (foje) de la genfluo inter populacioj kiuj estas je ioma punkto inter reprezentado de unusola specio kaj reprezentado de multaj specioj en reprodukta izoleco.

Ĉar hibridoj estas malpli fekundaj ol ties gepatroj, tio kondukas al hibrida zono kie la hibridoj estas hegemoniaj.[2]

Referencoj redakti

  1. Endler, J.. (1977) Geographic Variation, Speciation and Clines, Monographs in Population Biology (Volume 10). Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 9780691081922.
  2. Köhler, S. (2003). "Mechanisms for partial reproductive isolation in a Bombina hybrid zone in Romania" (PDF). Prelego por tezo. [1] Alirita la 7an de Marto 2017.