Hiddensee

insulo kaj komunumo en Germanio

La Baltamara insulo Hiddensee [HIDnze:] situas okcidente de la insulo Rügen en Germanio. Administre temas pri komunumo en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiu apartenas la la komunumaro Amt West-Rügen de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 992 loĝantojn.

Hiddensee
insulaj dunoj
insulaj dunoj
insulaj dunoj
FlagoBlazono
banurbo • neurba komunumo de Germanio • senaŭta loko [+]

AkvejoBalta maro

Supermara altecom ü. NHN [+]
Koordinatoj54° 32′ N, 13° 5′ O (mapo)54.52638888888913.086944444444Koordinatoj: 54° 32′ N, 13° 5′ O (mapo)
- koordinatoj54° 34′ N, 13° 6′ O (mapo)54.56800805555613.105546944444Koordinatoj: 54° 34′ N, 13° 6′ O (mapo) [+]

Areo19,02 km² (1 902 ha)
Loĝantaro1 010 [+] (31-a de decembro 2022)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo18565 [+]
Map
Hiddensee

Vikimedia Komunejo:  Hiddensee [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝia loĝantaro vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ sciencaj institucioj (ekz. la birdoobservejo apartenanta al la Universitato de Greifswald) troviĝas sur la insulo.

Allogaj turismaj celoj estas la naturo, la plaĝoj kaj la muzeo pri la verkisto Gerhart Hauptmann, kiu pasigis parton de sia vivo sur la insulo kaj kies tombo estas tie. Por gardi la trankvilan etoson, oni klopodas teni Hiddensee sen aŭtoj: Nur tre malmultaj personoj (kuracisto, policisto) rajtas uzi aŭton tie.

Eksteraj ligiloj redakti

 
insula kirko en la loĝloko Kloster
 
la vilao Lietzenburg konstruita en secesia stilo en 1905