Hidra

insulo en Grekio

Hidra, Idra aŭ Ydra (laŭlitere) (novgreke Ύδρα estas greka insulo, apartenanta al la Saronaj insuloj. Ĝi situas ĉirkaŭ 65 km sudokcidente de Ateno. La greka nomo de la insulo venas el tio, ke la insulo estis tre akvoriĉa kaj fruktodona insulo. Hodiaŭ ĉiutage alvenas ŝipo kun trinkakvo.

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Hidra/Idra
insulo • senaŭta loko
Situo Egea Maro
Sarona Golfo
Insularo Saronaj insuloj
Geografia situo 37° 21′ 0″ N, 23° 28′ 0″ O (mapo)37.3523.466666666667Koordinatoj: 37° 21′ 0″ N, 23° 28′ 0″ O (mapo) f1
Hidra/Idra (Grekio)
Hidra/Idra (Grekio)
DEC
Hidra/Idra
Hidra/Idra

Map

Areo 64,44 km² f4
Plej alta loko 1234
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankasf5
Ŝtato Grekio Grekio
Teritorio provinca distrikto Pireo, regiono Atiko
Loĝantaro 1 966 (2011)
31 loĝ./km²
vdr
La urbo Hidra
Hidra: azeno servas ankoraŭ kiel transportilo
Strateto sur Hidra

La insulo Hidra longas ĉirkaŭ 18 km, larĝas 4 km kaj havas tiel surfacon de ĉirkaŭ 60 km². La insulo estas tre arida, nefekunda kaj monteta, la pinto altiĝis ĝis 600 metroj. La norda parto de la insulo estas surkonstruita kaj turniĝas la Peloponezo. La orienta parto estas preskaŭ neloĝata, tie kreskas densa pinia arbaro.

Plimulto de la loĝantoj (2 700) vivas en la samnoma urbo, kiu etendiĝas de la havena moleo al la fortikaĵaj ruinoj. Krom Hidra ekzistas ankaŭ la komunumoj Kamini, Vliĥos kaj Molos.

La insulo estas senaŭtomobila, por la transportado oni uzas azenojn.