Hieronim Derdowski

kaŝuba poeto kaj ĵurnalisto

Hieronim Derdowski (Kaŝube: Hieronim DerdowscziJarosz Derdowsczi) (n. la 9-an de marto, 1852, en Wiele (nun en distrikto Kościerski), mortis la 13-an de aŭgusto, 1902, en Winona (Minesoto) en Usono) - pola-kaŝuba verkisto. Ekde 1885 li loĝis en Usono.[mankas fonto] Li havis edzinon kaj du filinojn.[mankas fonto] Li emfazis, ke li estas polo kaj samtempe kaŝubano en regiona senco.

Hieronim Derdowski
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1852 (1852-03-09)
en Wiele, Pomeranian Voivodeship
Morto 13-an de aŭgusto 1902 (1902-08-13) (50-jaraĝa)
en Winona,  Usono
Lingvoj kaŝuba vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoUsono vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li devenis de riĉa kamparana familio. Onklo kaj edukisto de Derdowski estis pastro Jan Derdowski, paroĥestro en Polskie Brzozie (distrikto Brodnica) en la jaroj 1836-1851 kaj en Kazanice (distrikto Iławski) (1851-1886). Derdowski frekventis al kelke da lernejoj, interalie en antaŭgimnazio en Kurzętnik (distrikto Nowomiejski) kaj gimnazio en Olsztynek, kiun finis en 1870. Poste laboris en librovendejo en Poznań, kaj ankaŭ kiel privata instruisto en Grandpolujo kaj Kaŝubio. De 1876 publikigis artikolojn kaj literaturaĵojn en „Gazeta Toruńska”. En 1879 ekloĝis en Toruń. Tiam eniris la redaktejon de la gazeto kaj ankaŭ ligis kontakton kun la revuo „Przyjaciel” (Amiko). Pro ĉikanoj flanke de prusaj regopovoj elmigris en 1885 al Usono, kie inter elmigrantaro de la pola diasporo gvidis socian agadon kaj ĵurnalistan. En Detrojto redaktis „Gazeta Narodowa” (Nacia Gazeto) kaj „Pielgrzym Polski” (Pola Pilgrimanto), kaj en Winona de 1886 „Wiarus”.

Hieronim Derdowski estas aŭtoro de la diraĵo "Nie ma Kaszub bez Polonii, a bez Kaszub Polski" (Ne estas Kaŝubio sen Pola Diasporo kaj sen Kaŝubio Pollando) kaj aŭtoro de patriota kanto Marsz Kaszubski (Kaŝuba Marŝo), rekonita de parto de kaŝuboj kiel neoficiala himno. Li estas patrono de la 1-a Ĝeneralkleriga Liceo en Kartuzy.

Bibliografio redakti

  • Stanisław Janke, Derdowski, Oficyna Czec, Gdańsk 2002, ISBN 83-87408-32-8
  • O życiu i twórczości Hieronima Derdowskiego (1852-1902) (Pri la vivo ka verkado de Hieronim Derdowski (1852-1902)) Frukto de konferenco el 2002. Kolektis, prilaboris kaj verkis enkondukon Józef Borzyszkowski, Gdańsk: Instytut Kaszubski; Wejherowo: Muzeum Piśmiennictwa i Muzyki Kaszubsko-Pomorskiej, 2004, ISBN 83-89692-07-4, ISBN 83-89079-33-X
  • Henryk Markiewicz: Pozytywizm (Pozitivismo). 7-a eldono, Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 2008, p. 328-329, 453, serio: Wielka Historia Literatury Polskiej, ISBN 978-83-01-13849-3

Aperis en Esperanto redakti