Hieronymus Frobenius (urbestro)

Hieronymus FROBENIUS (naskiĝinta en 1580 en Arnstadt, la 31-an de oktobro 1666) estis kuracisto kaj urbestro dum kaj post la Tridekjara milito .

Vivo redakti

En sia juneco li postvivis la pestojarojn, dum kiuj lia patro restis en la urbo kiel la ununura duka oficialulo. Post la studo Frobenius doktoriĝis pri filozofio. En la 20.1.1615 li iĝis civitano de Arnstadt kaj iĝis baldaŭ politikisto ankaŭ. Li estis dum jarcentoj urbestro de Arnstadt alterne kun la frato Johann Martin, inter 1618 kaj 1660 dekses fojojn. Dum lia deĵorado estis ankaŭ la savo de la urbo kontraŭ la Pappenheim-oj intencantaj marodi en la urbo; raporto pri tio el la 1633-a jaro legeblis en la spajro de la Jakoba turo kie oni trovis ĝin dum restaŭrado en 1991. [1]

Familio redakti

Liaj filoj Christoph Hieronymus kaj Ernst Georg iĝis kuracistoj. Li mem estis la filo de la arnstadt-a duka oficisto Eustachius Frobenius el familio de scienculoj kaj oficialuloj. Ili ankaŭ estis parencoj de la bazela libropresistoj Johann Froben kaj Hieronymus Frobenius. La kuzino de la patro estis la eldonisto Georg Ludwig Frobenius en Hamburgo.

Literaturo redakti

  • Johann Christoph Olearius: Historia Arnstadiensis. Arnstadt 1701, p. 152 sekv (Erwähnung von Hieronymus Frobenius, 1618, und Johann Martin Frobenius, 1628)
  • Anton Freiherr von Froben: Nachrichten über die Familie von Froben, Berlin 1874
  • Johann David Fiedler: Beschreibung denkwürdiger Sachen, so sich vom Jahre 1636 Im Fürstl. Sächs. Amte Wachsenburg in Thüringen begeben und zugetragen. gedruckt in: Alt Arnstadt, Heft 7/1927

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti