Higia

Higia (helene Ὑγιεία aŭ Ὑγεία, latine Hygēa or Hygīa ) estis en la helena mitologio filino de la dio Asklepio kaj de Epiono. Ŝi estis diino de sano, pureco kaj ankaŭ diino de la Luno. El ŝia nomo estis derivita la moderna vorto higieno. Hipokrata ĵuro komencas ankaŭ per ĵuro al Higia. Ŝiaj fratinoj Meditrino kaj Panakeia simbolis unuopajn aspektojn de sano: kuracado kaj resanigado. Ŝia frato Telesforo prezentis fortojn de sanigado. Panakeio estis krom diino de kuracistoj ankaŭ diino de sorĉistinoj.

Higia
greka dio
Informoj
Eble sama Valetudo
Sekso ina
Patro Asklepio
Patrino Epione
Gefratoj Makaono • Aceso • Iaso • Aegle • Panacea • Telesphorus • Podalirius
vdr
Gustav Klimt: Higia kiel Medicine, (1901)

En la romia mitologio al ŝi respondas la diino Saluso, en la kelta al ŝi respondas Sirono.

Atributoj redakti

Konsistaĵo de ŝiaj statuoj aŭ bildoj estas serpento, kiu ĉirkaŭvolvas ŝian korpon kaj estas simbolo de kuracado. Plua simbolo estas pelveto, el kiu la serpento trinkas kaj iam la simbolo estas abundokorno.

Higia en arto redakti

Ŝian statuon ni trovos ekzemple ĉe la Elŝprucejo en Karlovy Vary aŭ en vestiblo de la dekanejo de la 1-a kuracista fakultato de la Universitato de Karolo en Prago.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hygieia en la ĉeĥa Vikipedio.