Hikone

urbo en la gubernio Ŝiga de Japanio

Hikone (japane 彦根市 [hikone-ŝi]) estas urbo ĉe la bordo de la lago Biŭa en Japanio. Ĝi situas en la orienta parto de la gubernio Ŝiga, en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 113 191 loĝantoj sur areo de 196,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 575 loĝantoj/km².

Hikone
urbo de Japanio • urbego

Flago

Flago
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
gubernio gubernio Ŝiga
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113 191  (2021) [+]
Loĝdenso 575 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 16′ N, 136° 16′ O (mapo)35.274361111111136.25972222222Koordinatoj: 35° 16′ N, 136° 16′ O (mapo) [+]
Areo 196,87 km² (19 687 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Hikone (Japanio)
Hikone (Japanio)
DEC
Hikone
Hikone
Situo de Hikone

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hikone, Shiga [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Maibara, Higashiomi, Taga, Kora, Toyosato kaj Aisho.

La plej fama konstruaĵo de la loko estas la kastelo, kiun oni konstruis 1603-1622. Ĝi estas unu el la plej malnovaj kasteloj en Japanio.

Historio redakti

 
la mezepoka kastelo de Hikone
 
la antikva vojo Nakasendo, kiu konektas Tokion kun Kioto

La urbo fondiĝis la 11-an de februaro 1937.

Vizitindaĵoj redakti

  • Kastelo de Hikone

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj redakti