Hilaire Marin Rouelle (n. en Mathieu, Calvados,  Francio, en la 15-a de februaro 1718 - m. en Parizo,  Francio, en la 7-a de aprilo 1779) estis franca kemiisto, botanikisto, apotekisto kaj instruisto de Antoine Lavoisier, kiu malkovris la ureon, en 1773. Li estis frato kaj lernanto de Guillaume-François Rouelle kaj famiĝis dank'al siaj studoj rilate al la hidratoj de karbono kaj purinoj. Herman Boerhaave jam menciis la ureon, en 1727, tamen ĝi estus sintezita de Friedrich Wöhler nur en 1828.

Hilaire-Marin Rouelle
Malkovrinto de la Ureo
Malkovrinto de la Ureo
Persona informo
Hilaire-Marin Rouelle
Naskiĝo 15-a de februaro 1718
en Mathieu, Calvados,  Francio
Morto 7-a de aprilo 1779
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Reĝa ĝardeno de medicinaj plantoj de Parizo
Familio
Gefratoj Guillaume-François Rouelle vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Hilaire-Marin Rouelle sekvis la spurojn de sia frato Guillaume, kiu, en la 29-a de majo 1762 nomumiĝis apotekisto de Ludoviko Filipo, Duko de Orléans (1725-1785), posteno, kiun li okupis ĝis la 1-a de majo 1775, kiam li rezignis favore al sia nevo, Jean Rouelle[1]. Guillaume estis membro de la Akademio de Sciencoj kaj demonstranto de Philippe Macquer (1720–1770)[2]. Kiam Macquer mortis, Hilaire Marin Rouelle lin sukcedis. Samtempe lia frato ekmalsaniĝis, emeritiĝis kaŭze de sanaj motivoj kaj mortis en la sama jaro. Poste kelka tempo Rouelle instalis kurson pri Kemio kaj Farmacio. Rouelle priskribiĝis kiel "homo modesta, sincerplena kaj honesta".

En 1749, li vizitis, laŭ ordono de la franca registaro, kelkajn minejojn, en Loreno, kaj en 1753, li restis en Aŭvernjo alzorgante aliajn interesojn de ia kompanio. En 1769, laŭ peto de sia frato, li ekmembriĝis al la Akademio de Sciencoj. En 1773, li malkovris la ureon kaj en la posta jaro li publikigis ian Tabelon de Kemia Analizo, enhavante la instruojn de sia frato. Inter 1773 kaj 1779, speciale en la Ĵurnalo de Medicino, li eldonis serion da artikoloj pri la laktosukero, la formiata acido, la verda parto de la plantoj, la Karbonata acido, la bruligeblaj proprecoj de la sulfida acido en la kombinaĵoj de la amidoj, en la komponiĝo de la sango, en la hidropsia seraĵo, kie li priskribas la ekziston de la libera natrio krom la kalia kaj natria kloridoj. Dum kelka tempo li sin dediĉis al la fabrikado de la salpetro pere de novaj metodoj. En alia dua verko lia, li klarigis kiel kombini la tartratan acidon kaj la terozaj bazoj, la plumba kaj antimonia oksido, ktp. Liaj malkovroj, atestitaj de Jean d'Arcet, estis transdonitaj al sia amiko Venel, kaj antaŭas la publikaĵoj de Marggraf pri la samaj studoj.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti