Hilaso (helene Ὕλας , latine Hylas) estis en la helena mitologio amiko, varleto aŭ ankaŭ ŝildportisto de la granda heroo Heraklo.

Hilaso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Theiodamas
Patrino Menodice
vdr
„Hilaso kaj nimfoj“, John William Waterhouse, 1896

Hilaso devenis el la gento de Driopoj. Kiam oni preparis la ŝipon Argon por vojaĝo en foran Kolĥidon por alporti la Oran ŝaffelon, ĝia estro Jazono el Jolko kolektis virojn el la tuta Grekio, inter aliaj por tiu ĉi vojaĝo venis ankaŭ Heraklo kaj Hilaso.

Sed ilia navigado ne daŭris longe. Dum halto en proksima insulo Lemno Heraklo nur malfacile devigis la ŝipanojn kaj eĉ la estron veturi plu, ĉar al ili tre plaĉis la komunumo de la belaj solvivantaj virinoj. Sed fine li sukcesis kaj Argonaŭtoj daŭrigis sian vojaĝon.

Sur teritorio de Dolionoj ili travivis teruran batalon kontraŭ soldatoj de la amika reĝo Kiziko. En mallumo ili ne ekkonis sin reciproke kaj konsideris sin unuj la aliajn malamikoj. Kiam ili ekkonis kontraŭ kiu ili batalis, estis jam malfrue. La reĝo Kiziko estis en la batalo mortigita.

Post la sepultaj ceremonioj la ŝipo veturis plu kaj dumvoje al Heraklo rompiĝis la remilo. La ŝipo albordiĝis en buŝo de rivero en Misio kaj Heraklo iris serĉi taŭgan arbon. Ankaŭ Hilaso ien iris. Kiam li dum longa tempo ne revenis, Heraklo kaj Polifemo iris serĉi lin. Polifemo deklaris, ke li aŭdis Hilason krii, sekvis la spurojn, sed trovis nur Hilasan kruĉeton ĉe akvoprofundejo. Ĉiuj vokis kaj serĉis, sed nenio helpis.

Kiam dum longa tempo nek Heraklo revenis al la ŝipo, Jazono ordonis forveturi. Tio ne plaĉis al iuj ŝipanoj, kiuj rifuzis fornavigi sen Heraklo. Sed fine ili devis obei kaj la ŝipo forvojaĝis sen la heroo.

Heraklo minacis al Misio per dezertigo, se ili ĉesos Hilon serĉi. Tiel restis ĝis nur solenoj, dum kiuj pastro vokas Hilasan nomon kaj ĉiuj ŝajnigas sin serĉantaj lin.

Estis diritaj du opinioj: Hilaso kurĉasis cervon, tiu saltis en akvoprofundaĵon, transformis sin en belan najadon kaj loge instigis Hilason sub la akvonivelon. Alia versio diras, ke la junulon ekamis la nimfo Driopo, kiu fortiris lin sub la akvonivelon kaj tie ŝi vivis kun li kaj siaj kunulinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hylás en la ĉeĥa Vikipedio.