Laŭ la helena mitologio, Hilo, HilasoHileo (el la greka ὝλλοςὝλᾱς, arbar-loĝanto) estis unu el la heraklidoj, do li estis filo de la fama heroo Heraklo[1]. Lia patrino estis Dejaniro[2], kvankam kelkaj rakontoj asertas ke ŝi estis la oceanidino Melito. Ĉiokaze, Hilo ne estis vartita de sia patrino, sed de la servistino Abio.

Hilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Hyllus
Sekso vira
Patro Heraklo
Patrino Dejaniro
Gefratoj Macaria • Glenus • Ctesippus
Edzo/Edzino Iolo
Infanoj Cleodaeus • Evaechme
vdr


Morto de Heraklo redakti

 
Morto de Heraklo, laŭ Francisco de Zurbarán, 1634. Hilo atestis la morton de sia patro, kaj poste okupiĝis, solece, pri liaj funebraj ritoj.

Hilo estis la nura filo de Heraklo kiu atestis lian forpason, pro tio ke siaj gefratoj loĝis en Tirinto aú en Tebo kaj la morto trafis la heroon en Trakinio. La fino de Heraklo estis terura: iam la ĉevalviro Niso, mortonte, donis al Dejaniro tukon trempitan en sia sango, konsilante al ŝi tion uzi kaze ke estonte malaperos la amo de ŝia edzo. Do, kiam Heraklo ekamis Jolaon, Dejaniro ŝmiris la ĉemizon de sia edzo per ĝi, sed la sango ne estis am-reklamon, sed la plej efektiva veneno el la mondo.

Kiam Heraklo surmetis la ĉemizon, lia karno ekbrulis, provokante terurajn dolorojn al li. Pro tio, ke li hontis pri sia suferado antaŭ la rigardo de sia tuta armeo, Heraklo petis al sia filo akompani lin al monto Eto por morti tie solece. Tio plenumis la aŭguron de la Orakolo de Delfo, kiu antaŭe asertis al la amikoj de Heraklo, Jolao kaj Licimio, ke la heroo forlasos sian morteman vivon ĝuste tie[3]. Nur danke al la interveno de Hilo, Heraklo ne punis Dejaniron, kiel li volis fari antaŭ morti. Sed sia filo konvinkis lin pri ŝia senkulpeco, informante lin ke Dejaniro alvokis la heraklidojn ĉeesti la morton de ilia patro kaj poste, sin-mortigis.

Sed neniu sukcesis alveni ĝustatempe, do Heraklo diris nur al Hilo siajn lastajn vortojn: "fine la aŭguro plenumis: neniu vivanta estaĵo mortigis min, ĉar tion faris mortinto". Li ankaŭ devigis Hilon promesi ke li okupiĝos pri la funebraj ritoj kaj ke li edziĝos al Jolo kiam ili atingos taŭgan aĝon. Malgraŭ sia kontraŭa volo, Hilo tion ĵuris laŭ la kapo de Zeŭso[4].

 
Tezeo, reĝo de Ateno, protektis kaj helpis Hilon kaj la ceterajn heraklidojn venki Eŭristeon. Apulia vazo, 410-400 a.K..

Rifuĝo en Ateno kaj venko de la heraklidoj redakti

Danke al lia patro Zeŭso, la destino de Heraklo estis regi Argolandon, Lakonion kaj la mesenian Piloson. Tamen, la ruzaĵoj de Hero, eterna malamikino de la heroo, permesis Eŭristeon, reĝo de Mikeno, anstataŭigi Heraklon kiel reĝo de tiuj urboj. Tuj post la morto de Heraklo, sia patrino, Alkmeno, migris al Tirinto akompanata de la plimulto de ŝiaj genepoj, inter ili, Hilo.

Eŭristeo decidis tiam forpeli ilin el Grekio, tiam, kiam la filoj de Heraklo ankoraŭ estis infanoj, por eviti tiel postan venĝadon. Pro tio, li sendis mesaĝon al la reĝoj de la urboj kie ili gastiĝadis, ordonante ilin forpeli la ĵusalvenintojn. Pro tio ili kune vagadis de urbo en urbo, ĝis kiam ili trovis rifuĝon en la kortego de Tezeo, reĝo de Ateno. Li ankaŭ timis la povan Eŭristeon, sed la bildo de la infanoj mizere rifuĝitaj ĉe la Altaro de Kompato, lia antaŭ amikeco al Heraklo kaj lia ideo pri justeco venkis lian timon[5].

Tezeo loĝigis Hilon kaj liajn gefratojn en la urbeto Trikorito, apartenanta al la tiama atika urba kvaropo, kaj rifuzis transdoni ilin al Eŭristeo. Tiu estis la ĉefa kialo de la posta unua milito inter Ateno kaj Peloponezo, ĉar kiam la heraklidoj plenkreskis, Eŭristeo unuigis armeon kaj marŝis kontraŭ la atika ĉefurbo. Oni nomis Hilon, kune kun Jolao kaj Tezeo (aŭ Demofonto laŭ aliaj versioj), militestro de la komuna armeo de atenanoj kaj heraklidoj.

La atika armeo, al kiu la helpo de la sukcedintoj de Heraklo plenigis je fiero, venkis Eŭristeon kaj mortigis multajn el liaj aliancanoj kaj filoj. Eŭristeo sukcesis eskapi per sia ĉaro, sed Hilo persekutis kaj trafis lin ĉe la Sciraj Rokoj. Li senkapigis Eŭristeon kaj portis lian kapon al Alkmeno, kiu krevigis liajn okulojn per trikilo, kiel post-morta venĝo nome de sia edzo[6].

Morto de Hilo redakti

Post venki Eŭristeon, Hilo kaj liaj fratoj translokiĝis al Tebo, ĉe la Elektriona Pordo. De tiam li sukcese komencis fulman invadon de la Peloponezo, profitante la malaperon de ĝia reĝo, sed tuj poste terura pesto disvastiĝis inter ili. Hilo konsultis la orakolon, kiu respondis ke la katastrofa malsano estas puno pro ilia antaŭtempa alveno al tiu lando. Do, la heraklidoj forlasis Peloponezon kaj transloĝiĝis al Maratono.

La orakolo ankaŭ konsilis ilin «atendi ĝis la tria rikolto kaj tiam eniri Peloponezen tra mallarĝa pasejo». Tiel, li atendis tri jarojn, kaj tiam li marŝis tra la istmo de Korinto kaj atakis Atreon, posteulo de Eŭristeo[7]. Sed tio estis katastofe por Hilo, ĉar li trovis morton fare de Ekemo, la reĝo de Tegeo: Hilo volis eviti ne-necesajn mortojn, do pro tio li defiis iun ajn aĥajanon al duopa lukto. Li proponis, kaze de venko sia, ke oni akceptu lin kiel reĝo; kaj se oni venkus lin, li promesis ke la heraklidoj ne plu trairos tiun landon almenaŭ dum kvindek jaroj. Do Ekemo sin proponis por la lukto kaj venkis. La heraklidoj entombigis Hilon en Megaro, kie de tiam li ricevadis honoradon kiel heroo. Tamen, alternativa versio rakontas ke Hilo mortis defendante siajn oksojn kontraŭ la filoj de Mentoro.

 
Mapo de la lando de la hileoj, de kiuj Hilo estas eponimo.

Kiel promesite, Hilo edziĝis al Jolo, kun kiu li havis du filojn: Kleodeo kaj Evekmo. El ili devenas la dinastioj, kiuj striktesence ricevis la nomon heraklidoj.

Hilo la Dua redakti

Hilo (ankaŭ nomita Agelao[8] kaj Lamo) estis alia filo de Heraklo, ĉifoje kun la akva nimfo Melito, filino de la rivera dio Egeo. Pro tio multaj verkistoj konfuzas la historiojn de ambaŭ heraklidoj. Heraklo konis Meliton en la lando de la feacoj, kien li alvenis por peti al reĝo Naŭsitoo kaj al Makriso, vartistino de Dionizo, senpekigi lin pro la morto de liaj filoj.

Kiam li plenkreskiĝis, Hilo ĉefis ekspedicion de la feacoj al Kronia maro, kie ili fondis novan regnon, kies loĝantoj nomiĝis pro li hileoj. Historie, ili estis doriailiria tribo en Dalmatio, de kiu Hilo iĝis eponimo. Tiu nomo konserviĝis dum la romiaj tempoj kiel Hyllica, rilate al promontoro ĉe la marbordo, sude de Šibenik.[9]. Pro tio, la reapero de la albana naciismo dum la 20-a jarcento igis Hilon «Reĝo de Ilirio», kies morto okazis, laŭ ili, en 1225 a.K.. Tiun historiigon de la mita rolulo ebligis la etimologio de sia nomo, kiu albane rilatas al la vorto «stelo». Fakte, varianto de la sama albana radiko (IL) troviĝas kaj en la greka (HEL), kaj en la hebrea (EL), kio pruvas la rilaton inter la antikvaj popoloj en Eŭropo[10][11].

Aliaj roluloj same nomitaj redakti

 
Brulego de Trojo, laŭ Francisco Collantes, ĉ 1634. Du batalantoj en la Troja milito, unu el ĉiu flanko, nomiĝis Hilo.

Krom la antaŭaj, Hilo estis ankaŭ la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Filo de la tera diino, Geo. Laŭ li oni nomis riveron en Lidio[12]. Liajn gigantajn supozeblajn ostojn oni montradis ankoraŭ dum la vivo de Paŭzanio.
  2. Soldato en la armeo de Eneo. Li trovis morton fare de Turno, la reĝo kiu oponis al Eneo en Italio[13].
  3. Trojano mortigita de Ajakso dum la Troja milito[14].
  4. Aĥajana soldato kiu ankaŭ batalis en la Troja milito. Li venis el Kreto, kaj estis filo de Tersandro kaj Aretuzo. Eneo mortigus lin[15].

Bibliografio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7-8.
  2. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.37.
  3. Ovidio. Metamorfozoj, 9.155.
  4. Sofoklo. Trakinianinoj, 292.
  5. Sofoklo. Trakinianinoj, 115-5.
  6. Lisio, 2.11.16.
  7. Ferecido. Transformiĝoj, 33.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.35.8.
  9. John Wilkes. The Illyrians, 1995, paĝ. 100.
  10. Constantin A. Chekrezi. Albania, Past and Present, paĝ. 11. 1914.
  11. Wadham Peacock. Albania, the foundling state of Europe, paĝ. 184. 1914.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.38.8.
  13. Vergilio. Eneado, 12.535.
  14. Kinto el Izmiro. Posthomeraj, 1.529.
  15. Kinto el Izmiro. Posthomeraj, 10.81.