Hilumo estas biologia esprimo el la latina lingvo kies traduko estas „tigo“. Ĝi havas laŭ NPIV diversajn signifojn:

  • en anatomio la hilumo estas aparta loko, kie vaskuloj, duktoj ks penetras en la organon: ovaria, liena, pulma hilumo
  • en botaniko
hilumo ĉe frukto de hipokastano
    • loko de la bazo de la ovolo, kie insertiĝas la funiklo
    • la responda parto de la semo, cikatro ofte en konkavetaĵo
    • loko de la bazo de frukto, ĝenerale konkava, kie insertiĝas la pedunkolo
  • (ne en NPIV) en mikologio
    • ĉe bazidiosporoj la loko kie inssertiĝas la sporo dum la kresko ĉe la bazidio.
    • ĉe konidiosporoj makulo ĉe la sporo, kiu ekestas post forigo de la konidia ĉelo.

Vidu ankaŭ redakti