Himalaja marmoto (Marmota himalayana) aŭ Tibeta neĝoporko estas specio apartenanta al genro marmotoj, familio Sciuredoj, ordo Ronĝuloj. Ĝi vivas en altaj montoj de Azio, precipe en Himalajo, nome en Tibeta Altebenaĵo. Ĝi ankaŭ vivas ĝis orienta Nanŝan kaj montoj de provinco Sikang.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja marmoto
Himalaja marmoto
Himalaja marmoto
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj
Tribo: Marmotenoj
Genro: Marmota
Specio: Marmota himalayana
(Hodgson, 1841)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas unu de la plej grandaj kaj pezaj specioj de la genro de marmotoj. Unuopuloj povas longi 70 cm kaj pezi ĝis 9 kg. Ĝia felo estas malhele-hele bruna, kun flavaj makuloj sur la vango kaj brusto.

Ĝi vivas en kolonioj, dormas vintran dormon dum 6 monatoj. Ĝi manĝas herbojn, ĝi estas predo de la neĝleopardo.

Ĝia seksa maturiĝo okazas en aĝo de du jaroj. La femalo naskas 2-11 idojn post unumonata gravedeco.

Ĝia plej proksima parenco estas verŝajne la stepa marmoto.