Himnaro

Himnarohimnolibro estas kolekto de himnoj, t.e. religiaj ĉantoj, kutime en la formo de libro. La plej antikvaj manverkitaj himnaroj estas el la Mezepoko en la kunteksto de Eŭropa Kristanismo, kvankam unuopaj himnoj kiaj Te Deum estas multe pli antikvaj. La Protestanta Reformacio en la 16a jarcento, kun la pliiĝanta populareco de presarto, rapide faris himnarojn standarda trajto de la kristana adorado en ĉiuj ĉefaj fakoj de Okcidenta kaj Centra Eŭropo. La unua himnaro de la Reformacio estis Achtliederbuch, sekvita de Erfurt Enchiridion. Grava himnaro de la 17a jarcento estis Praxis pietatis melica.

Himnaro Jistebnice, ĉeĥa manverkita himnaro el ĉirkaŭ 1430.
Praxis pietatis melica de Johann Crüger, grava germana luterana himnaro el la 17a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti