El etnologia vidpunkto, al la hindarja grupo apartenas la sekvaj popoloj, kies anoj parolas lingvon el la hindarja lingvaro, kaj kies kulturo estas esence influita de tia lingvo.

Hindarja grupo
etno
popolo • hindeŭroplingvanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Etnoj de la grupoKvanto
Hindustanoj 245.000.000
Bengalanoj 189.650.000
Biharoj 97.600.000
Penĝaboj 90.000.000
Maratoj 66.500.000
Guĝaratanoj 47.000.000
Orijoj 32.300.000
Raĝastananoj 20.300.000

ASAMOJ

  • Nomo: [m] ahomija, asamija; [f] Assamais; [r] asamci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de ŝtato Asamo (Hindio); 14,55 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Butano (220 mil) kaj aliaj landoj.
  • Lingvo: asama.
  • Kredantoj: hinduistoj, parto - muzulmanoj kaj kristanoj.

BENGALANOJ

  • Nomo: [f] Bengalis; [r] bengalci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Bangladeŝo (109,5 mln). Loĝas ankaŭ en Hindio (80 mln), Nepalo, Butano, Singapuro k.a. Totala kvanto: 189,65 mln (1992).
  • Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso. En sud-oriento estas mongoloidaj elementoj, en sudo - dravidaj.
  • Lingvo: bengala aŭ bangla-bhasa; vaste uzata ankaŭ hinda, urdua, angla.
  • Kredantoj: en Bangladeŝo precipe muzulmanoj-sunaistoj, en Hindio precipe hinduistoj.

BHILOJ

BIHAROJ

  • Nomo: [f] Bihariens; [r] biĥarci
  • Grupo de proksimaj etnoj (Majtiloj, Magahoj, Bhoĝpuroj) en Hindio (92,5 mln, ŝtato Biharo) kaj najbaraj regionoj de Nepalo (3,64 mln), Bangladeŝo (1,45 mln) kaj Butano. Totala kvanto: 97,6 mln (1992).
  • Parolas en parencaj lingvoj de hindo-irana branĉo.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj (viŝnuistoj kaj ŝivaistoj).

GUĜARATANOJ

  • Nomo: [f] Goudjeratiens; [r] guĝaratci
  • Popolo en Hindio (46 mln), ĉefloĝantoj de ŝtato Guĝarato. Loĝas ankaŭ en Pakistano. Totala kvanto: 47 mln (1992).
  • Raso: hindo-mediteranea branĉo de eŭropoidoj.
  • Lingvo: guĝarata.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj ĝajnistoj.

GUĜAROJ

  • Nomo: guĝar; Gudjuriens; guĝar
  • Etna komunumo en Hindio kaj en orienta Pakistano, 1 mln (1992).
  • Lingvo: de hindo-irana grupo.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

ĜATOJ

  • Nomo: [f] Jates; [r] ĝati
  • Grupo de triboj, en la komenco de n.e. loĝis en okcidentaj regionoj de Penĝabo, poste formigis etnan bazon de penĝabanoj. En Hindio ĝatoj formigas agraran kaston. Estas konataj grandaj ribeloj de ĝatoj en XVII-XVIII jc. Nuntempaj ĝatoj loĝas en nordo de Hindio kaj en Pakistano, 10 mil (1992).

HINDO-PAKISTANANOJ

  • Nomo: [f] Originaires d'Inde et du Pakistan, Indo-Pakistanais; [r] indo-pakistanci
  • Komuna nomo de elmigrintoj de Sud-Azio (precipe el Hindio kaj Pakistano). *Parolas precipe en lingvoj de siaj loĝlandoj, hinda, tamila.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, muzulmanoj-sunaistoj, sikhoj, ĝajnistoj.

HINDUSTANOJ

  • Nomoj: [f] Hindoustanis, Hindustanais; [r] ĥindustanci
  • Etna komunumo, ĉefloĝantoj de Hindio (pli ol 245 mln, 1992). Pli ol 656 mil ekster limoj de Hindio. Konsistas el multo de lokaj grupoj, kiujn unuigas komuna literatura hinda lingvo.
  • Lingvoj: multnombraj dialektoj de hinda.
  • Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, parto de tradiciaj konfesoj.

KAŜMIRANOJ

  • Nomo: [m] kaŝmiri; [f] Cachemiriens; [r] kaŝmirci
  • Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, 4 mln (1992).
  • Lingvo: kaŝmira.
  • Precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ hinduistoj.

MALDIVOJ, divehoj

  • Nomoj: [m] divehoj; [f] Maldives; [r] maldivci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Maldivaj insuloj, 225 mil (1992).
  • Lingvo: de hindo-irana branĉo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

MARATHOJ

  • Nomoj: [m] maratha; [f] Marathis; [r] maratĥi
  • Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Maharaŝtro; 66,5 mln (1992).
  • Lingvo: maratha.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj (precipe ŝiaistoj), budhistoj, katolikoj.

NEPALANOJ

  • Nomoj: [m] khasi, nepali; [f] Nepalais; [r] nepalci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Nepalo (11,3 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Hindio (2,1 mln).
  • Lingvo: nepala.
  • Kredantoj: hinduistoj.

NEVAROJ

  • Nomoj: [f] Nevars; [r] nevari
  • Popolo en Nepalo (900 mil, 1992), parto - en Hindio (10 mil).
  • Lingvo: nevara.
  • Laŭ religio - hinduistoj kaj budhistoj, parto de tradiciaj konfesoj.

ORIJOJ

  • Nomoj: [m] utkali; [f] Oriyas; [r] orija
  • Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Oriso (32,2 mln, 1992). Ĉ. 50 mil loĝas en Bangladeŝo.
  • Lingvo: orija.
  • Kredantoj: hinduistoj; centro de pilgrimado de Orijoj estas templo de Suna Dio en Konarako.

PANĜABOJ, penĝaboj

  • Nomoj: [f] Pendjabiens; [r] panĝabci, penĝabci
  • Popolo en Pakistano (provinco Penĝabo, 82 mln, 1992) kaj Hindio (ŝtato Penĝabo). Totala kvanto: ĉ. 90 mln.
  • Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
  • Lingvo: penĝaba; vaste uzata ankaŭ hinda kaj urdua.
  • Kredantoj en Hindio - precipe hinduistoj, Pakistano - muzulmanoj-sunaistoj.

RAĜASTANANOJ

  • Nomoj: [f] Rajasthanais; [r] raĝastanci
  • Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Raĝastano (19,9 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Pakistano (400 mil).
  • Apartenas al hindo-mediteranea raso.
  • Lingvo: raĝastana (de hindo-irana grupo).
  • Kredantoj: precipe hinduistoj.

PAHAROJ

  • Nomoj: [f] Paharis; [r] paĥari
  • Grupo de popoloj en nordokcidento de Hindio (kumaonoj, garkvaloj k.a.), 3 mln (1992).
  • Lingvo: de hinda grupo.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj.

SIKĤOJ

  • Nomoj: [f] Sikhes; [r] sikĥi
  • Popolo, dispartigitaj de penĝabanoj. Totala kvanto: 16,7 mln (1992), inter ili en Hindio 16,5 mln.
  • Lingvo: penĝaba.
  • Kredantoj: sikhoj.

SINDANOJ

  • Nomoj: [f] Sindhs; [r] sindĥi
  • Popolo, ĉefloĝantoj de provincoj Sindo en Pakistano (16,8 mln), en najbaraj regionoj de Hindio pli ol 2 mln (1992).
  • Lingvo: sinda.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj, en Hindio precipe hinduistoj.

SINGALOJ

  • Nomoj: [f] Singhalais; [r] singali, singalci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Srilanko (13,2 mln, 1992).
  • Lingvo: singala.
  • Kredantoj: budhistoj.

VEDANOJ

  • Nomo: [f] Veddas; [r] veddi
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Srilanko (precipe en Orientaj provincoj), ĉ. 1 mil (1992). *Apartenas al vedoida raso.
  • Lingvo: de hindo-irana grupo.
  • Kredantoj: precipe budhistoj kaj hinduistoj.

Vidu ankaŭ redakti