La hindarja lingvaro estas grupo da lingvoj, kiuj apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro.

hindarja lingvaro
teritorio de disvastiĝo de la hindarja lingvaro
teritorio de disvastiĝo de la hindarja lingvaro
lingva familio
Hindirana lingvaro • lingvoj de Sud-Azio
Parolata en  Barato
 Pakistano
 Bangladeŝo
 Afganio
 Nepalo
 Srilanko
kaj  Eŭropa Unio (cigana lingvo)
Denaskaj parolantoj ĉ. miliardo
Lingvistika klasifiko

hindeŭropa lingvaro
hindirana lingvaro
hindarja lingvaro
Lingvaj kodoj
  Glottolog indo1321
Angla nomo Indo-Aryan
Franca nomo langues indo-aryennes
vdr

Priskribo redakti

La lingvaro havas proksimume miliardon da parolantoj en Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Afganio, Nepalo, Srilanko kaj Eŭropo (cigana lingvo).

La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj.

 
Rigveda manuskripto en Nagario, komenco de la 19a jarcento.

La lingvoj de la lingvofamilio havas historion de preskaŭ kvarmil jaroj. Inter la malnovhindarjaj lingvoj ekde la 2-a jarmilo a.K. elstaras la lingvo Sanskrito kaj ĝia pli malnova praformo, la veda lingvo, en kiu estas skribitaj la sanktaj hinduismaj tekstoj Vedoj. Ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo ekestis la mezhindarjaj lingvoj, kiujn oni grupigas per la nomo Prakrito. La transiro de la mez- al la novmezhindarjaj lingvoj okazis inter la jaroj 900 kaj 1100 post Kristo.

Modernaj lingvoj redakti

Inter la modernaj unuopaj lingvoj de la hindarja lingvaro menciindas interalie la

lingvoj, kaj el la darda lingvaro interalie la

lingvoj.

 
hinduisma mantro en la skribsistemo Nagario

Skribsistemoj redakti

Pluraj lingvoj, interalie Sanskrito, la hindia, marata kaj nepala lingvoj, uzas la skribsistemo Nagario. Alia grupo da lingvoj, nome la bengala, asama, havas bengalan skribsistemon, kaj la panĝaba, guĝarata, orija kaj sinhala lingvoj poe havas tute unikan skribsistemon.

 
poemo en Urduo de la 18-jarcenta poeto Mirza Ghalib

Urduo, la lingvo de la barataj islamanoj, samkiel la aliaj en Pakistano uzataj hindarjaj lingvoj, nome la sinda, panĝaba kaj kaŝmira, skribiĝas per la persa-araba skribsistemo, kiu estas versio de la araba alfabeto pliampleksita je aldonaj diakritaj signoj.

Aliaj projektoj redakti


Vidu ankaŭ redakti