Hindia literaturo estas termino kiu aludas al la literaturo produktita en la Hindia subkontinento ĝis 1947 kaj en la Respubliko Barato poste. La Respubliko Barato havas 22 oficiale agnoskitajn lingvojn, ĉiu el kiuj havas sian propran literaturon.

Ĉiuj datoj pri plej antikva Hindia literaturo estas ne nur necertaj, sed ankaŭ pridisputitaj. Eŭropaj fakuloj el la 18a jarcento antaŭen ĉirkaŭkalkulis datojn el variaj tekstoj baze sur metodoj kiujn barataj fakuloj konsideras arbitraj. La plej fruaj verkoj de Hindia literaturo estis parole transmitita. Sanskrita literaturo ekis per la parola literaturo de Rigvedo nome kolekto de sanktaj himnoj datitaj el la periodo de 1500–1200 a.K. La sanskritaj eposoj Ramajano kaj Mahabarata aperis ĉirkaŭ la fino de la unua jarmilo a.K. Klasika sanskrita literaturo disvolviĝis rapide dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la unua jarmilo a.K.,[1] same kiel la tamillingva Sangama literaturo, kaj la Palia Kanono.

En la mezepoka periodo, literaturo en kannada kaj en telugua aperis en la 9a kaj 11a jarcentoj respektive.[2] Poste, komencis aperi ankaŭ literaturo en marata, bengala, variaj dialektoj de hinda, persa kaj urdua.

Komence de la 20a jarcento, bengala poeto Rabindranath Tagore iĝis unua Nobel-premio de Barato. En nuntempa barata literaturo, estas du ĉefaj literaturaj premioj; tiuj estas la Premio de la Sahitja Akademio kaj tiu de Gjanpith. Po ok premioj Jnanpith estis havigitaj en hinda kaj kannada, sekvataj de po kvin en bengala kaj malajala, po kvar en orija, tri en guĝarata, marata, telugua kaj urdua,[3][4] kaj po 2 en asama kaj en tamila.

Notoj redakti

  1. Narayanrao, H.L. . “A Brief on Indian Literature and Languages”, Journal of Education and Practice 2 (3), p. 46. 
  2. "Kannada literature", Encyclopædia Britannica, 2008. Citaĵo: "The earliest literary work is the Kavirajamarga (c. AD 450), a treatise on poetics based on a Sanskrit model."
  3. Oficiala retejo de Bharatiya Jnanpith
  4. "Kunwar Narayan to be awarded Jnanpith", 'Times of India', 24 Nov 2008. Kontrolita 2008-11-25.

Eksteraj ligiloj redakti