Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo

La hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejohindoĉina biodiverseco-varmpunkto (angle : Indo-Burma) estas biodiverseco-riĉaĵejo signita de Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International), kiu etendiĝas ekde orienta Hindujo kaj suda Ĉinujo tra Sudorienta Azio, ekskluzive de Malaja Duoninsulo. La riĉaĵejo de Naturprotekto Internacia ampleksas la tutan hindoĉinan ekoprovincon de la Monda Natur-Fonduso (WWF), sed ĝi ankaŭ inkluzivas la meghalajajn subtropikajn arbarojn, kiuj laŭ la WWF apartenas al la hinda ekoprovinco.

Situo de la biodiverseco-riĉaĵejo (Andamanoj estas enĉirkaŭcirkligataj).

La riĉaĵejo ampleksas partojn de orienta Barato (inkluzive de Andamanoj), ekstrem-suda Ĉinujo, la plimulton de Birmo (sen la norda pinto ), la plimulton de Tajujo (sen la suda pinto), kaj la tutaĵon de Kamboĝo, Laoso, kaj Vjetnamujo.

La riĉaĵejo koncernas 33 tersupraĵajn ekoregionojn, kiuj inkludas tropikajn kaj subtropikajn humidajn foliarbarojn, tropikajn kaj subtropikajn sekajn foliarbarojn, tropikajn kaj subtropikajn koniferarbarojn, mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn, kaj mangrovojn.

Bibliografio redakti

  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment, Island Press, Vaŝintono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti