La Hindogreka regno[1] estis helenisma regno (aŭ reĝlando) kovranta variajn partojn de la nordokcidentaj regionoj de la Hinda subkontinento (moderna Afganio, Pakistano kaj Nordokcidenta Barato) dum la lastaj du jarcentoj a.K., kaj estis regata de pli ol 30 reĝoj,[2] ofte en konflikto unu kun alia.

Regantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Kiel ĉe alia komponaĵoj kiaj "Afrik-usona", la areo de origino kutime venas unue, kaj la areo de alveno venas dua, kaj tiele "Greka-Hinda Regno" estas normale pli akurata nomenklaturo ol "Hinda-Greka". Tamen tiu lasta iĝis de ĝenerala uzado, ĉefe el la publikigo de la verko de Narain "The Indo-Greeks".
  2. Eŭtidemo la 1-a estis, laŭ Polibio 11.34, greka el Magnezio. Lia filo, Demetrio la 1-a, fondinto de la Hinda-Greka Regno, estis de greka etneco almenaŭ el sia patro. Geedziga traktato estis aranĝita de la sama Demetrio kun filino de la seleŭka reganto Antioko la 3-a (kiu havis iome da persa descendo). Polibio 11.34. La etneco de la pli postaj hinda-grekaj regantoj estas malpli klara ("Notes on Hellenism in Bactria and India". W. W. Tarn. Journal of Hellenic Studies, Vol. 22 (1902), pp. 268–293). Ekzemple, Artemidoros (80 a.K.) povus esti de hinda-skita praularo. Ioma nivelo de inter-geedziĝo eble okazis, ekzemple ĉe Aleksandro la 3-a de Makedonio (kiu edziĝis al Roksana de Baktrio) aŭ ĉe Seleŭko (kiu edziĝis al Apama).

Eksteraj ligiloj redakti