Hinduisma templo

preĝejo de hinduoj

Hinduisma templo estas simbola domo, sidejo kaj diejo. Temas pri konstruaĵo desegnita por kunvenigi homojn kaj diojn, uzante simbolismon por esprimi la ideojn kaj kredojn de Hinduismo.[1][2] La simbolismo kaj strukturo de Hinduisma templo estas enradikitaj en la Vedaj tradicioj, per deplojo de cirkloj kaj kvadratoj.[3] Ĝi reprezentas ankaŭ ripeton kaj ekvivalenton de la makrokosmo kaj la mikrokosmo pere de astronomiaj nombroj, kaj pere de "specifaj liniigoj rilataj al la geografio de la loko kaj la supozitaj ligoj de la dio kaj la patrono".[4][5] Templo havas ĉiujn elementojn de la Hinduisma mondorigardon — prezentante la bonon, la malbonon kaj la homon, same kiel la elementojn de la Hinduisma senco de la cikla tempo kaj la esenco de la vivo — simbole prezentata en darmo, kama, arta, moksa kaj karmo.[6][7][8]

Elementoj de la arkitekturo de Hinduisma templo.
La templo Dashâvatâra de Deogarh, Utar-Pradeŝo, dediĉita al Viŝnuo, 6-a jarcento.

La spiritaj principoj simbole reprezentitaj en Hinduismaj temploj devenas el la antikvaj sanskritaj tekstoj de Hindio (por ekzemplo, Vedoj kaj Upaniŝadoj), kvankam ties strukturaj reguloj estas priskribitaj en variaj antikvaj sanskritaj traktaĵoj pri arkitekturo (Brhat Samhita, Vastu Sastras).[9][10] La planoj, la motivoj, kaj la konstruprocezoj kongruas kun antikvaj ritoj, geometriaj simbolismoj, kaj respegulas kredojn kaj valorojn esencaj ene de variaj skoloj de Hinduismo.[3] Hinduisma templo estas spirita destinejo por multaj Hinduistoj, same kiel estas mejloŝtonoj pri antikvaj artoj, komunumaj celebroj kaj ekonomio.[11][12]

Hinduismaj temploj estas en multaj stiloj, estas en tre diverstipaj lokoj, deplojas diferencajn konstrumetodojn kaj estas adaptitaj al diverstipaj dioj kaj regionaj kredoj,[13] kvankam preskaŭ ĉiuj el ili kunhavas kelkajn kernajn ideojn, simbolismon kaj temojn. Ili estas ĉefe en Suda Azio partikulare en Barato kaj Nepalo, Pakistano, en sudorientaziaj landoj kiaj Srilanko, Kamboĝo, Vjetnamio, kaj insuloj de Indonezio kaj Malajzio,[14][15] kaj landoj kiel Kanado, Fiĝio, Francio, Gujano, Kenjo, Maŭricio, Nederlando, Sudafriko, Surinamo, Tanzanio, Trinidado kaj Tobago, Ugando, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, kaj aliaj landoj kun grava Hindua loĝantaro.[16] La nuntempa stato kaj ekstera aspekto de Hinduismaj temploj montras artojn, materialojn kaj desegnojn kiuj evoluis laŭlonge de du jarmiloj; Ili montras ankaŭ la efikon de konfliktoj inter Hinduismo kaj Islamo ekde la 12a jarcento.[17] La Svaminarajan Akŝardham en Robbinsville, Nov-Ĵerzejo, Usono, inter la Metropolaj areoj de Novjorko kaj de Filadelfio, estis inaŭgurita en 2014 kiel unu el la plej grandaj Hinduismaj temploj de la mondo.[18]

Notoj redakti

  1. Stella Kramrisch. (1946) The Hindu Temple. Motilal Banarsidass, p. 135, context: 40–43, 110–114, 129–139 with footnotes. ISBN 978-81-208-0223-0., Citaĵo: "The [Hindu] temple is the seat and dwelling of God, according to the majority of the [Indian] names" (p. 135); "The temple as Vimana, proportionately measured throughout, is the house and body of God" (p. 133).
  2. George Michell. (1977) The Hindu Temple: An Introduction to Its Meaning and Forms. University of Chicago Press, p. 61–62. ISBN 978-0-226-53230-1.; Citaĵo: "The Hindu temple is designed to bring about contact between man and the gods" (...) "The architecture of the Hindu temple symbolically represents this quest by setting out to dissolve the boundaries between man and the divine".
  3. 3,0 3,1 Stella Kramrisch. (1946) The Hindu Temple. Motilal Banarsidass, p. 19–43, 135–137, context: 129–144 with footnotes. ISBN 978-81-208-0223-0.
  4. Subhash Kak, The axis and the perimeter of the temple. Kannada Vrinda Seminar Sangama 2005 en Loyola Marymount University en Los Angeles en 19a de novembro, 2005.
  5. Subhash Kak, Time, space and structure in ancient India. Conference on Sindhu-Sarasvati Valley Civilization: A Reappraisal, Loyola Marymount University, Los Angeles, 21a kaj 22a de februaro 2009.
  6. Stella Kramrisch, The Hindu Temple, Vol 2, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-81-208-0222-3), pp. 346-357 kaj 423-424
  7. Klaus Klostermaier, The Divine Presence in Space and Time – Murti, Tirtha, Kala; in A Survey of Hinduism, (ISBN 978-0-7914-7082-4), State University of New York Press, pp. 268-277.
  8. George Michell. (1977) The Hindu Temple: An Introduction to Its Meaning and Forms. University of Chicago Press, p. 61–76. ISBN 978-0-226-53230-1.
  9. Susan Lewandowski, The Hindu Temple in South India, in Buildings and Society: Essays on the Social Development of the Built Environment, Anthony D. King (Editor), ISBN 978-0710202345, Routledge, Chapter 4
  10. MR Bhat (1996), Brhat Samhita of Varahamihira, (ISBN 978-8120810600), Motilal Banarsidass
  11. Burton Stein, "The Economic Function of a Medieval South Indian Temple", The Journal of Asian Studies, Vol. 19 (Februaro 1960), pp. 163-76.
  12. George Michell (1988), The Hindu Temple: An Introduction to Its Meaning and Forms, University of Chicago Press, (ISBN 978-0226532301), pp. 58-65.
  13. Alice Boner (1990), Principles of Composition in Hindu Sculpture: Cave Temple Period, (ISBN 978-8120807051), vidu Introduction kaj pp. 36-37.
  14. Francis Ching et al., A Global History of Architecture, Wiley, (ISBN 978-0470402573), pp. 227-302.
  15. Brad Olsen (2004), Sacred Places Around the World: 108 Destinations, (ISBN 978-1888729108), pp. 117-119.
  16. Paul Younger, New Homelands: Hindu Communities, (ISBN 978-0195391640), Oxford University Press
  17. Pri la efiko sur Hinduismaj temploj sur la alveno de Islamo en Suda Azio kaj Sudorienta Azio, vidu:
    • (1985) “From Al-Beruni to Jinnah: idiom, ritual and ideology of the Hindu-Muslim confrontation in South Asia”, Anthropology Today 1 (3), p. 7–14. doi:10.2307/3033123. 
    • (2000) “Temple Desecration and Indo-Muslim States”, Journal of Islamic Studies 11 (3), p. 283–319. doi:10.1093/jis/11.3.283. 
  18. Frances Kai-Hwa Wang (28-a de julio 2014). World's Largest Hindu Temple Being Built in New Jersey. NBC News. Alirita 3a de decembro 2016.

Bibliografio redakti

  • Deva, Kṛṣṇa (1995). Temples of India. New Delhi: Aryan Books International.
  • Goel, S. R., and Arun Shourie (1992). Hindu temples: what happened to them. New Delhi: Voice of India.
  • Kramrisch, Stella Hindu Temple, (ISBN 978-8120802223)
  • (1985) “Measurement and Proportion in Hindu Temple Architecture”, Interdisciplinary Science Reviews 10 (3), p. 248–258. doi:10.1179/isr.1985.10.3.248. 
  • Meister, Michael W. Encyclopaedia of Indian Temple Architecture, (ISBN 978-0195615371)
  • Michell, George The Hindu Temple: An Introduction to Its Meaning and Forms, (ISBN 978-0226532301)
  • Ram Rāz, Henry Harkness (1834), Essay on the Architecture of the Hindus — pri Hinduisma Templo Vimana, Pilieroj kaj Śilpa Śastras
  • Nagar, Shanti Lal (1990). The temples of Himachal Pradesh. New Delhi: Aditya Prakashan.