Hipeastro (Hippeastrum) estas plantgenro el la familio de la Amarilidacoj (Amaryllidaceae). La ĉirkaŭ 80 specioj kreskas en regionoj kun fortaj sekaj sezonoj en Sudameriko. La en Eŭropo kiel ornamplanto kultivataj hipeastro-specioj precipe estas hibridoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipeastro, Hippeastrum
Hippeastrum hibrido 'Gilmar'
Hippeastrum hibrido 'Gilmar'
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Unukotiledonaj plantoj Monokotyledonae
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsidae
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Subfamilio: Amaryllidoideae
Genro: Hipeastro Hippeastrum
Specio: ĉ 95 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de Hippeastrum vittatum el John Lindley: Collectanea Botanica, 1821

Habito kaj folioj redakti

Hippeastrum specioj kreskas kiel multjaraj herbaj plantoj. Ili havas kiel rezervorganon kiel pli aŭ malpli globa bulbo.[1]

La planto havas kelkajn bazajn foliojn. La simplaj karnaj foliplatoj estas langoformaj, paralelvejnaj kaj havas pintajn finojn. La planto ricevas alton de ĉirkaŭ 50 ĝis 80 cm.

Floraroj, floroj kaj fruktoj redakti

La flortigo estas kava. La planto havas umbelan floraron. Malsupre de la floroj troviĝas du brakteoj, kiuj ĉirkaŭas la floron dum la antezo pendas sekhaŭte de la floro. La tigohavaj floroj pendas iom.

La duseksaj floroj estas trinombraj. La du cirkloj kun po tri involukraj folioj estas kunkreskintaj funel- aŭ sonoril-forme. Ekzistas du cirkloj kun po tri samaj stamenoj; ili ne supeeras la flortubojn. Tri karpeloj estas kunkreskintaj al epiginaj elipsoidaj ovarioj. La maldika stiluso estas preskaŭ tiel longa kiel la florinvolukraj folioj. Je la pinto ili havas triloban stigmon.

La kapsulfrukto enhavas multe da semojn.

Hipeastro apartenas al la vintroflorantaj plantoj. Ĝi floras de oktobro ĝis aprilo. Kelkaj kutivaroj havas preskaŭ unukolorajn petalojn (ekzemple an la koloroj ruĝa, blanka, rozea, flava kaj violkolora). Ankaŭ ekzistas floroj kun randaj desegnaĵoj, strioj aŭ makulitaj strukturoj diverskoloraj. La floro estas speciale granda: Ĝi povas havi diametron de ĝis 20 cm.

Enhavosubstancoj redakti

La Hippeastrum-hibridoj, same kiel la Amaryllis belladonna, enhavas la alkaloidon likorino.

 
ilustraĵo de Hippeastrum puniceum de Maria Sibylla Merian, 1705
 
ilustraĵo de Hippeastrum elegans el Botanical Register; Consisting of Coloured Figures of Exotic Plants Cultivated in British Gardens; with their History and Mode of Treatment. London, volumeno 11, 1825 tabulo 876, sub la sinonimo Amaryllis solandriflora var. vittata

Sistematiko redakti

Botanika historio –disiĝo de hipeastro kaj amarilido redakti

La taksonomio de la du genroj estas Hippeastrum kaj Amaryllis. Carl von Linné kreis 1753 la specian nomon Amaryllis belladonna, kiel tipa specio de la genro Amaryllis. En sia libro Species Plantarum, li priskribis ok pliajn Amaryllis-speciojn.

 
floroj de Hippeastrum evansiae
 
floroj de Hippeastrum papilio
 
floroj de Hippeastrum pardinum
 
floroj de Hippeastrum puniceum
 
Hippeastrum reginae
 
floroj de reta hipeastro (Hippeastrum reticulatum)
 
Habito, folioj, floraroj kaj floroj Hippeastrum striatum
 
habito, folioj, floraroj kaj floroj de Hippeastrum stylosum
 
Hippeastrum ×johnsonii

La genron Hippeastrum priskribis 1821 William Herbert en An Appendix: General index to the Botanical magazine, vol. 43-48 containing a treatise on bulbous roots. By William Herbert with plates. London, p. 3.1. Kiel tipa specio konserviĝis Hippeastrum reginae (L.) HERB. Sinonimoj por Hippeastrum HERB. NOM. CONS. estas: Leopoldia HERB. NOM. REJ., Callicore LINK, Aulica RAF., Eusarcops RAF., Trisacarpis RAF., Aschamia SALISB., Chonais SALISB., LAIS SALISB., Omphalissa SALISB., Lepidopharynx RUSBY, Moldenkea TRAUB, Carlotea ARRUDA EX KOSTER}}.

Ekstera sistematiko redakti

La genro Hippeastrum apartenas al la tribo Hippeastreae en la subfamilio Amaryllidoideae ene de la familio Amaryllidaceae.

Specioj kaj disvastigo redakti

Ekzistas ekde 2015 ĉirkaŭ 98 Hippeastrum-specioj en la Neotropiso:

Hibridoj (elekto):

Uzo redakti

Pro la flortempo dum la kristnaska tempo hipeastro esta ŝatata ornamplanto. Krom kiel potplantoj ĝi ankaŭ estas ofertata kiel tranĉfloro. Ĉiuj partoj de la planto estas tre venenaj. Speciale toksa estas la bulbo. Manĝo de nur kelkaj gramoj povas kaŭzi la morton. Ankaŭ la kontakto de la planto kun la haŭto povas kaŭzi afekcion.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Walter C. Holmes: Hippeastrum., S. 55 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 26: Magnoliophyta: Liliidae: Liliales and Orchidales, Oxford University Press, New York und Oxford, 2002, ISBN 0-19-515208-5. [1] Alirita la 10an de februaro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Rafaël Govaerts (Eld.): Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. [2] Konsultita la 10an de februaro 2018.

Literaturo redakti

  • Veronica A. Read: Hippeastrum, the Gardener's Amaryllis. Timber Press, Portland OR, 2004, ISBN 978-0-88192-639-2.

Eksteraj ligiloj redakti