En komerco, hipermerkatohiperbazaro estas ĉiovendejo kio kombinas supermerkaton kaj specialajn stokejojn. La rezulto estas etenda instalaĵo por podetala propono de ampleksa gamo de produktoj sub unu tegmento, inklude ĉiatipajn manĝaĵojn kaj ĝeneralajn komercaĵojn. En teorio, hipermerkatoj ebligas al konsumantoj plenumi ĉiujn siajn ĉiutagajn rutinajn aĉetonecesojn en nur unu loko kaj demarŝo. La termino hipermerkato (france hypermarché) estis stampita en 1968 fare de la franca komercofakulo Jacques Pictet.[1]

Proponita manĝaro ĉe hipermerkato Fred Meyer en Portlando (Oregono).
Azia hipermerkato en Filipinoj, nome branĉo de SM en SM Mall of Asia en Pasay, Manila Metropolo, estas ekzemplo.

Hipermerkatoj, kiel aliaj ĉiovendejoj, tipe havas negocajn modelojn fokuse al alt-voluma, malalt-profitaj vendoj. Tipe ili kovras areon de 5000 al 15000 m², ili ĝenerale havas pli ol 200,000 diferencajn markojn de varoj disponeblaj samtempe. Pro siaj grandaj surfacoj, multaj hipermerkatoj elektas lokojn en antaŭurboj aŭ ekstere de urboj kiuj estu facile alireblaj aŭte.

Referencoj redakti

  1. Grimmeau, Jean-Pierre (10a de Junio 2013). "A forgotten anniversary: the first European hypermarkets open in Brussels in 1961" (PDF). Brussels Studies (67). ISSN 2031-0293. paĝo 3 [1][rompita ligilo] Alirita la 17an de Junio 2016.