Hipobromita acido

kemia kombinaĵo
Hipobromita acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena hipobromito
  • Bromanolo
  • Broma hidroksido
Kemia formulo HBrO
CAS-numero-kodo 13517-11-8
ChemSpider kodo 75379
PubChem-kodo 83547
Fizikaj proprecoj
Molmaso 96.911 g mol−1
Smiles OBr
Acideco (pKa) 8.7
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 02 – Treege brulema
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H312, H314, H315, H317, H318, H319, H320, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P260, P262, P264, P273, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P337+313, P353, P360, P363, P370+378, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Hipobromita acidoHBrO estas malforta, malstabila acido, ankaŭ konata kiel bromanolo kaj bromohidroksido. Ĝi okazas en akvaj solvaĵoj kaj posedas kemiajn kaj fizikajn proprecojn tre similaj al tiuj de hipoklorita acido.

En akvaj solvaĵoj, hipobromita acido parte dissociiĝas en anjono OBr kaj la kationo H+. Samkiel la acido, la saloj hipobromitoj estas malstabilaj kaj kiam vaporigita aŭ bolita ĝis sekeco, ili suferas misproporcian reakcion, estigante la respektivan "bromatojn" kaj la bromidajn salojn.

Ĝeneralaĵoj redakti

Kiam pura bromo aldoniĝas en akvon, ĝi estigas hipobromitan acidon kaj hipobromitan acidon (HBr):

Br2 + H2O   HOBraq + HBraq

Por dislokigi la ekvilibron dekstren, oni uzas eksceson de Hidrarga oksido (HgO), por estigi hipobromidon de hidrogeno:

 

Hipobromita acido dissociiĝas en akva solvaĵo laŭ la jena reakcio:

HOBraq   OBraq + H+aq K=2.06 x 10−9at 25 °C

HOBr uzatas kiel blankigilo, oksidanto, senodorigilo, kaj seninfektigilo, pro ĝia kapableco mortigi la ĉelojn de multaj patogenoj. La kombinaĵo estas generita en varmsangaj vertebrorganismoj, ĉefe en la eozinofiloj, kiuj produktas ĝin per agado de la "eozinofila peroksidazo", iu enzimo kiu prefere uzas bromidojn. Bromidoj ankaŭ uzatas en varmaj banujoj kaj "maldikigaj stacioj " kiel ĝermocida agento, uzante la agon de oksidiga agento por generi hipobromiton laŭ simila maniero al la peroksidazo en eozinofiloj. Ĝi estas aparte efika kiam uzatas en kombinado kun substancoj prezentaj samajn strukturojn aŭ familion.

Reakcioj redakti

Hipobromita acido formiĝas per reakcio inter la "natria bromido" kaj la hipoklorita acido, rezultante produktadon de aktiva biocido kaj la maldanĝera natria klorido kiel flanka substanco, laŭ la reakcio[1]:

NaBraq + HOCL → NaCl + HOBr

Historio redakti

En 1826, Antoine-Jérôme Balard (1802-1876), en siaj originalaj memoraĵoj pri la malkovro de la bromo, publikigis ke kiam la bromakvo estas miksata kun alkaloj kaj teralkaloj, per dissolvado aŭ suspensiaĵoj, la odoro kaj la koloro de la bromo malaperas, oksigeno ne eliĝas, kaj se oni aldonas malfortan acidon al la solvaĵo, la bromo liberiĝas. Laŭ Balard, la bromo estigas, per ĉi-tiuj oksidoj, analogan kombinaĵon al la tiam nomataj kloridoj de kalcio aŭ natrio.

Multaj aliaj kemiistoj, ĉefe Carl Jacob Löwig (1803-1890), Carl Julius Fritzsche (1740-1793) kaj Gay-Lussac (1778-1850), menciis la preparmanieron de la blankiga salo el bromo kun la alkaloj, akuzante la ekzistadon de la hipobromita acido. Verdire, Gay-Lussac aseris ke ĉi tiu oksido estas preparebla en la gasa stato per ago de la bromo kun seka hidrarga oksido, tamen, Teofilo Julio Peluzo (1807-1867) montris ke la gaso tiam produktita estis oksigeno. Tamen, nia kono rilate la proprecojn de ĉi tiu bromoksido estas tre limigita, tiom ke Jöns Jakob Berzelius (1779-1848) iam asertis ke ĝia ekzistado estis necerta.

Löwig plenumis plurajn esplorojn pri marĉakvoj riĉaj en magnezia bromido. Poste eliminado de la kloro, li injektis klorgason en la solvaĵon. Dum tiu procezo, nova substanco elmergiĝis: bromo. Löwig izolis la bromon per ekstraktado kun etero kaj sekva distiliĝo. Tamen, la franca kemiisto Balard, malkovris la bromon en ekstraktaĵo de maralgoj el kiu li forigis la kloron. Balard disvolvis industriajn metodojn por izolo de pluraj saloj el maralgoj.

Literaturo redakti

Mineralaj acidoj redakti

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti