Hipodromo

ejo por ĉevala vetkurado

Hipodromo (greke: ĉevalvetkurejo) estas ovala ĉevalkurejo, kia ĝi ekzistis en la antikva Grekio kaj la bizanca imperio por ĉevalvetkuradoĉarvetkuradoj.

La hipodromo de Fuchu, Tokio, Japanujo

Laŭ Francisko Azorín Hipodromo estas Adekvata ejo por ĉevalaj vetkuroj k. rajdekzerci.[1] Li indikas etimologion el la greka hippos + dromos (ĉeval kuro) kaj de tie la latina hippodromos.[2]

La longeco de la kurejo estis plej ofte 400 metroj. Hipodromo enhavis ankaŭ sidlokojn por spektantoj, foje por pluraj centmiloj da homoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 89.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • Kostenec, J., The Heart of the Empire: The Great Palace of the Byzantine Emperors Reconsidered. In: Dark, K. (Hrsg.), Secular Buildings and the Archaeology of Everyday Life in the Byzantine Empire. (Oxford 2004)4-36.