La Hipokrataj verkojHipokrata korpuso (en latina: Corpus Hippocraticum), aŭ Hipokrata Kolekto, estas kolekto de ĉirkaŭ 60 fruaj antikvgrekaj medicinaj verkoj forte asociaj al la kuracisto Hipokrato kaj liaj instruoj. Kvankam ĝi estas konsiderata kiel singulara korpuso kiu reprezentas la Hipokratan medicinon, ili ege varias (foje tre grave) laŭ enhavo, epoko, stilo kaj la eroj estas klare de nekonata aŭtoreco.

Corpus Hippocraticum
skribita verko • grupo de verkoj
Aŭtoroj
Aŭtoro Hipokrato
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr
Magni Hippocratis medicorum omnium facile principis, opera omnia quae extant, 1657.

La Hipokrataj verkoj enhavas lernolibrojn, prelegojn, esploradon, notojn kaj filozofiajn eseojn pri tre variaj temoj en medicino, sen partikulara ordo.[1][2] Tiuj verkoj estis verkitaj por diferencaj publikoj, kaj por fakuloj kaj por nefakuloj, kaj estis foje verkitaj el malaj vidpunktoj; oni povas trovi gravajn kontraŭdirojn inter verkoj de la korpuso.[3]

Hipokrataj skribaĵoj redakti

Oni atribuas al Hipokrato diversajn skribaĵojn konsistigantajn la plej konatan verkon de la antikva medicino, nome la faman Corpus Hippocraticum, aron da medicinaj tekstoj ne ĉiuj agnoskitaj kiel liaj proprapojnaj skribaĵoj. Ĝi konsistas je 53 traktatoj aŭ libroj. Ĝi estas kolekto de medicinaj traktatoj kunigitaj de erudicia komisio el Aleksandrio en la tria jarcento a.K. La verkaro povas esti dividita al la jenaj libroj:

Etikaj libroj

1.La ĵuro; 2.Pri la leĝo; 3.Pri la arto; 4.Pri la antikva medicino; 5.Pri la kuracisto; 6.Pri la dececo; 7.Pri la instruoj; 8.Aforismoj.

Fiziologi-anatomiaj libroj

9.pri la anatomio, 10.pri la koro, 11.pri la karnoj, 12.pri la glandoj, 13.pri la naturo de la ostoj, 14.pri la naturo de la homo, 15.pri la gravedeco kaj la naturo de la infanoj, 16.pri la nutraĵoj.

Dietaj libroj

17.pri la dieto, 18.pri la saniga dieto.

Ĝeneral-patologiaj libroj

19.pri la aeroj, la akvoj kaj la lokoj, 20.pri la humoroj, 21.pri la krizo, 22.pri la krizaj tagoj, 23.pri la semajnoj, 24.pri la ventoj, 25.prognozoj. 26.antaŭscioj I, 27.antaŭscioj II. 28.kosaj antaŭscioj.

Specif-patologiaj libroj

29.Epidemioj, 30.pri la afekcioj, 31.pri la malsanoj I, 32.pri la malsanoj II kaj III, 33.pri la internaj afekcioj, 34.pri la sankta malsano, 35.pri la homaj lokoj.

Terapiaj libroj

36.pri la dietoj en la akutaj malsanoj, 37.pri la uzado de la likvoj.

Kirurgiaj libroj

38.pri la kuracista profesio, 39.pri la artikoj, 40.pri la frakturoj, 41.pri la bandaĝo, 42.pri la kapaj vundoj, 43.pri la ulceroj, 44.pri hemoroidoj, 45.pri la fistuloj.

Oftalmologiaj libroj

46.pri la vido.

Ginekologiaj, obstetrikaj kaj pediatriaj libroj

47.pri la virgulinoj, 48.pri la virina naturo, 49.pri la virinaj malsanoj, 50.pri la multfeta gravediĝo, 51.pri la sepmonata kaj okmonata akuŝo, 52.pri embriologio, 53.pri la dentnaskiĝo.

Notoj redakti

  1. Singer & Underwood 1962, p. 27.
  2. Rutkow 1993, p. 23.
  3. Singer & Underwood 1962, p. 28.

Bibliografio redakti

  • Adams, Francis (1891). The Genuine Works of Hippocrates. New York: William Wood and Company.
  • Gillispie, Charles Coulston (1972). Dictionary of Scientific Biography. VI. New York: Charles Scribner's Sons. pp. 419–427.
  • Garrison, Fielding H. (1966). History of Medicine. Philadelphia: W.B. Saunders Company.
  • Hanson, Ann Ellis (1991). "Continuity and Change: Three Case Studies in Hippocratic Gynecological Therapy and Theory". In Pomeroy, Sarah B. Women's History and Ancient History. University of North Carolina Press. ISBN 0-8078-4310-5.
  • Lonie, Iain M. (1981). The Hippocratic Treatises "On Generation," "On the Nature of the Child," "Diseases IV". Berlin: Walter de Gruyter.
  • Jones, W.H.S (1923). General Introduction to Hippocrates. Loeb Classical Library. 1. Harvard University Press.
  • Jones, W.H.S (1959). Hippocrates with an English translation by W. H. S. Jones. Loeb Classical Library. 4. Harvard University Press.
  • Jouanna, Jacques (1988). Hippocrate: Oeuvres complètes. Collection Budé. 5 (part 1). p. 83. ISBN 2-251-00396-7.
  • Jouanna, Jacques (1999). Hippocrates. Translated by DeBevoise, M.B. Baltimore: Johns Hopkins UP. ISBN 0-8018-5907-7.
  • Margotta, Roberto (1968). The Story of Medicine. New York: Golden Press.
  • Martí-Ibáñez, Félix (1961). A Prelude to Medical History. New York: MD Publications, Inc. Library of Congress ID: 61–11617.
  • Rutkow, Ira M. (1993). Surgery: An Illustrated History. London and Southampton: Elsevier Science Health Science div. ISBN 0-801-6-6078-5.
  • Schiefsky, Mark J (2005). Hippocrates: On Ancient Medicine. Leiden: Brill. ISBN 90-04-13758-0.
  • Schironi, Francesca (2010). "Technical Languages: Science and Medicine". In Bakker, Egbert J. A Companion to the Ancient Greek Language. Wiley-Blackwell. p. 350. ISBN 1-4051-5326-1.
  • Singer, Charles; Underwood, E. Ashworth (1962). Short History of Medicine. New York and Oxford: Oxford University Press. Library of Congress ID: 62–21080.
  • publika havaĵo Tuke, John Batty (1911). "Hippocrates". En Chisholm, Hugh. Encyclopædia Britannica. 13 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 517–519.