Hipomedono (helene Ιππομέδοντας, latine Hippomedon) estis en la helena mitologio unu el sep armeestroj en la milito Sep kontraŭ Tebo.

Hipomedono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Talaus
Infanoj Polydoros
vdr

Li vivis en Argo. Lia bofrato estis arga reĝo Adrasto. Ili kune kun Kapaneo, Amfiarao kaj Partenopeo eltiris en la militon Sep kontraŭ Tebo, ĉiuj pro alvoko de du viroj, kiuj en Argo serĉis azilon, post kiam ile estis forpelitaj el Tebo. Ili estis Tideo kaj Polineiko, filo de Oidipo.

La agresa milito kontraŭ Tebo ne estis sukcesa, la urbo feliĉe defendis siajn sep pordegojn kaj fortikaĵojn. La estroj de la arga armeo en bataloj falis, ununura postvivis Adrasto.

Post dek jaroj la saman ekspedicion kontraŭ Tebo organizis Epigonoj - posteuloj de la nomitaj militantoj, kun ili ankaŭ filo de Hipomedono Polidoro. Ĉi foje estis ilia batalo sukcesa, sep tebaj pordegoj estis trarompitaj, la muroj detruitaj kaj la urbo humiligita.

Tute male la militoferoj. Mortis nur filo de Adrasto Egialeo, ĉiuj ceteraj postvivis.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hippomedón en la ĉeĥa Vikipedio.