Hipster estas usona subkulturo, kiu aperis en la 90-aj jaroj kaj pli famiĝis en la frua 21-a jarcento kaj finiĝis ĉeftendence[1]. La movado reiras al la subkulturo kun la sama nomo ĉirkaŭ ĵazaj muzikistoj, kiuj ekzistis en la 1930-aj kaj 40-aj jaroj.

Tiel nomataj hipsters (hipsteroj) komence kontraŭis la ĉeftendencon kaj faris tion vestiĝante en retroaj kaj tn. "vintage"-vestaĵoj. ofte aĉetataj ĉe malpli konataj butikoj: precipe ĉemizojn kun ironiaj deklaroj aŭ bildoj el malnovaj desegnaj serioj. Hipsteroj ofte portas malmodernajn okulvitrojn aŭ tre laŭmodajn sunokulvitrojn. Multaj viraj hipsteroj havas barbon aŭ okulfrapajn lipharojn[1] [2] [3] [4]. Tatuoj ankaŭ estas grava parto de la hipsterkulturo.

Plue, hipsterkulturo estas asociita kun alternativa muziko kiel indie, folko, chill-out, minimuma tekno, pop-roko, klasika muziko kaj bicikloj kun fiksa pinjono (en: fixed gear)[3] aŭ uzas publikan transportilon[5]. Ankaŭ fotado, prefere kun analoga fotilo, estas ofta ŝatokupo[1].

Hipsteroj ofte pripensas kion ili volas manĝi kaj trinki. Ĉi tio povas esprimi preferon por malrapida manĝaĵo, fleksitarismo, vegetarismoveganismo, sed kradrostita viando ankaŭ estas tre populara[1] [4]. Biero estas memfarita aŭ aĉetita ĉe malgranda bierfarejo[3] kaj oni vizitas ofte kafajn trinkejojn. Hipsteroj emas esti pacistoj kaj verduloj[6] kaj daŭre serĉas aŭtentikecon.

Noto redakti

Tiu ĉi estas traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedio je la 21-a de septembro 2019.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (nl) Hiske Verspille, Ineens zit de hipster in het verdomhoekje, Het Parool, la 3-an de majo 2015.
  2. (nl) Martine Steenvoort, De hipster wil een baard; het aantal baardtransplantaties neemt toe, De Volkskrant ,la 26-an februaro 2014.
  3. 3,0 3,1 3,2 (nl) Tom Vandyck, Baardtransplantaties rage bij Amerikaanse hipsters. Knack; la 28-an de februaro 2014.
  4. 4,0 4,1 (nl) Gijsbregt Brouwer, 8 hipster food-trends die wel/niet blijven in 2015, De Buik van Rotterdam, la 29-an de decembro 2014.
  5. (nl) Een week als hipster (semajno kiel hipstero), De Standaard, la 2-an de aprilo 2011.
  6. (en) Trend Prediction: The Year of Eliminating Excess[rompita ligilo]. Alexis. Sustainability X.