Hira (arabe حراء Ḥirāʾ ) aŭ Kaverno Hira (غار حراء Ġār Ḥirāʾ ) estas kaverno je ĉirkaŭ 3 km el Mekko, ĉe la monto nome Ĝabal an-Nur en la regiono Heĝazo de nuntempa Sauda Arabio.

Hira
Templo
kaverno [+]

LandoSauda Arabio
RegionoHeĝazo
SituoMekko
- koordinatoj21° 27′ 27″ N, 39° 51′ 34″ O (mapo)21.45755555555639.859416666667Koordinatoj: 21° 27′ 27″ N, 39° 51′ 34″ O (mapo)

Hira (Sauda Arabio)
Hira (Sauda Arabio)
DEC
Hira
Hira
Lokigo de Sauda Arabio en mondo
Map
Hira
Vikimedia Komunejo:  Hira cave [+]
vdr
La enirejo al la kaverno.

Ĝi elstaras ĉar estas la loko kie la islamanoj kredas, ke Muhammad ricevis la sian unuajn revelaciojn el Dio tra la anĝelo Jebril (arabe: جِبرِيل ) (alternative literumita Jabraeel ((araba: جبرائيل ) kiel ĝi estas prononcata en iaj koranaj skoloj (Qira'at) kaj de kelkaj arabaj triboj). Por Kristanismo, Jebril estas konata kiel Gabrielo.[1]

Post 600 ŝtupoj, la kaverno mem estas ĉirkaŭ 3.7 m longa kaj 1.60 m larĝa.[1] La kaverno estas je alto de 270 m[2] kaj ties radiuso estas 263.23 m. Dum la Haĝo ĉirkaŭ 5,000 islamanoj grimpas ĝis la Hira kaverno ĉiutage por vidi la lokon kie Muhammad supozeble ricevis siajn unuajn revelaciojnpor la Korano dum la Lajlat al-Kadr, tio estas la pov-nokto.[2] Islamanoj tipe ne konsideras vidi la kavernon kiel integra parto de la pilgrimado. Tamen multaj vizitas ĝin pro tialoj de persona plezuro kaj spiriteco, kaj kvankam kelkaj konsideras ĝin adorloko, tio konfliktas kun la ortodoksa interpreto de la islama skribaĵaro.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 In the Cave of Hira’
  2. 2,0 2,1 Saudi Tourism. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2014-09-20.

Eksteraj ligiloj redakti

21° 27′ 27.2″ N 039° 51′ 33.9″ O / 21.457556 °N, 39.859417 °O / 21.457556; 39.859417 (mapo)