La Hispana Legio (hispane Legión Española, mallongigita La Legión), neformale konata ankaŭ kiel Tercio aŭ plurale Tercios, estas unuo de la Hispana Armeo. Ĝi estis kreita en la 1920-aj jaroj fare de José Millán-Astray por servi kiel parto de la Hispana Armeo de Afriko. Tiu unuo, kiu estis establita en Januaro 1920 kiel la hispana ekvivalento de la Franca Fremdula Legio, estis dekomence konata kiel Tercio de Extranjeros ("Triono de eksterlandanoj" aŭ fremduloj), nomo laŭ kiu ĝi ekmilitis an la Rif-milito de 19201926. Kvankam ĝi rekrutis kelkajn eksterlandanojn ĉefe el hispan-parolantaj landoj, ĝi rekrutis ĉefe hispanojn. Kiel rezulto, kaj ekde ĝi ekzistis por militservi en Hispana Maroko, ĝi estis renomita Tercio de Marruecos ("Triono de Maroko"). Fine de la Rif-milito ĝi jam estis etendiĝinta kaj denove ŝanĝis sian nomon, al "Hispana Legio".

Hispana Legio
Tercio de Estranjeros
militista unuo • elite unit • major military unit • volontula armeo • armea branĉo
armea legio
Komenco 20-a de septembro 1920 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Viator
Fondinto(j) José Millán-Astray vd
vdr
Legianoj parade.

La Legio ludis gravan rolon en la flanko de Naciismaj fortoj en la Hispana Enlanda Milito, ĉefe kunlabore kun marokaj koloniismaj trupoj. De tiam ĝi estis rifuĝo de desktraj, konservemaj kaj tradiciismaj rurdevenaj soldatoj. En la post-Frankisma Hispanio kaj por kontraŭi la iaman tendencon kaj bildon, la Legio ricevis taskojn en eksterlandaj kampanioj kiel ĉe la Jugoslavaj Militoj, Afganio, Iraka milito kaj Libano, normale kiel intervena intermetita forto, sed ĉefe de la flanko de la okcidentaj potencoj.

Vidu ankaŭ redakti