Hispana laborista movado

La laborista movado en Hispanio komenciĝis ĉefe en Katalunio en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, kvankam fakte estis dum la Demokratia Sesjaro (1868-1874) kiam oni povas aserti, ke reale ĝi naskiĝis pere de la fondo en la Laborista Kongreso de Barcelono de 1870 de la organizaĵo Hispana Regiona Federacio de la Unua Internacio (FRE-AIT). Dum la Burbona restaŭrado en Hispanio (el 1874) oni fondis la du grandajn hispanajn sindikatajn organizojn, nome la socialisma Unión General de Trabajadores (1888) kaj la anarkosindikatisma Confederación Nacional del Trabajo (1910), kun ioma hegemonio de tiu lasta ĝis la Dua Hispana Respubliko (1931-1939). CNT kaj UGT ludos gravan rolon en la socia revolucio kiu okazis en la respublika zono dum la unuaj monatoj de la Hispana Enlanda Milito. Dum la Frankisma diktaturo ambaŭ historiaj sindikataroj estis ĝismorte subpremataj ĝis preskaŭ praktika malapero. En la fina epoko de la frankismo aperis nova sindikata organizo nome Comisiones Obreras de komunismema tendenco, kiu kun la rekonstituita UGT, estis la du majoritataj sindikataroj kun publika konsidero en la epoko de la Hispana Transiro al demokratio por kiu fakte ili ludis gravan rolon kun aliaj multaj pli minoritataj, sed luktemaj sindikataroj. En la aktualo aperis multaj korporaciaj sindikatoj, kiel CSIF por ŝtataj funkciuloj; sed pro la propra korporacia karaktero de tiaj organizoj, ili ne devus esti konsiderataj kiel organizoj de la laborista movado, kvankam ja kiel simplaj sindikatoj.

Manifestación obrera. ¡A la huelga! de Mariano Foix (1901).

Post la maltrankvila epoko de la 1970-aj jaroj, kaj la instituciigo de la majoritataj sindikataroj, ĉefe CC.OO. kaj UGT, la luktemo de la hispana laborista klaso malaltiĝis kune kun procezoj, kiel senindustriigo, ekonomia krizo, plialtigo de sociala protekto ktp. Tiel la iama luktemo de la hispana laborista movado iel translokiĝis al aliaj sektoroj, kiel ekologiismo, sendependismo, minoritata eksterparlamentismo, domokupado ktp. Dume la agado ene de la laboristaj medioj ege burokratiĝis, escepte pormomentaj eksplodetoj en precizaj sektoroj: fervojoj, sansistemo, eduksistemo, ktp.

Gravaj okazaĵoj redakti