Hispana literaturo de la Klerismo

La Hispana literaturo de la Klerismo evoluis kadre de sia epoko: Laŭlonge de la 18-a jarcento kaj danke al la influo el Francio kaj el Italio venita al Hispanio kun la nova dinastio de la Burbonoj, disvolviĝas nova intelekta movado nomita Klerismo. Laŭlonge de la tuta jarcento etendiĝas la nova pensmaniero kiu ligiĝas kun la antropologio renesanca kiu sekve interrompas la vidpunkton de la mondo konstruita dum la Baroko.

Karlo la 3a, jam klerisma monarko kiel Reĝo de Napolo kaj Sicilio antaŭ esti reĝo de Hispanio

Ĝeneralaĵoj redakti

Tiu movado baziĝas, ĝenerale, sur kritikema spirito, kiu rompas krute kontraŭ la principo de aŭtoritateco, sur la hegemonio de la racio kaj ties fundamento sur la sperto. Tiu strukturo de la sciaro rezultas en la fakto, ke la filozofio kaj la scienco estu la plej preferataj fakoj. Tiu periodo estas konata en la Historio de la Idearoj ankaŭ kiel "Jarcento de la Lumoj" aŭ "Jarcento de la racio". Ties ĉefa karaktero estas la serĉado de la homara feliĉo pere de la kulturo kaj la progreso.

La novaj ideoj asociaj al la klerisma pensaro okazigis, ke kaj arto kaj literaturo orientiĝu al nova klasikismo (Novklasikismo), kiu derivas el la epiteto "novklasika". En literaturo oni intencas la moderan esprimon de la emocioj, kaj imiti klasikajn normojn kaj regulojn (datigitaj danke al arkeologiaj malkovroj de tiu periodo). Samtempe oni revalorigas la ekvilibron kaj la harmonion kiel hegemonia stetika principo. Tradicie oni asertas, ke kontraŭ tioma rigideco oni "insurekciis" je la fino de la jarcento, kaj tiele okazis reveno al la mondo de la sentoj, kio esti nomata "Antaŭromantikismo". Por kelkaj fakuloj kiaj Marta Manrique Gómez aŭ Russell P. Sebold la romantikismo ne konstituiĝas kiel reago kontraŭ eksmodaj formoj sed kiel disvolviĝo de esprimmaniero interplektita kun la aŭtoroj rekonitaj kiel kleristoj[1][2]

Historia kunteksto redakti

 
Batalo de Denain dum la Milito de hispana sukcedo.

La 18-a jarcento komencas en Hispanio per la Milito de hispana sukcedo (1701-1714). La centreŭropaj potencoj, priokupitaj pro la hegemonio de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kune kun la fakto ke lia nepo Filipo de Anjou estis nomumita heredonto al la krono de Hispanio fare de Karlo la 2-a, formis la Ligon de Augsburg kaj apogis la klopodon fare de arkiduko Karolo de Aŭstrio por akiri la hispanan kronon. Post la Traktato de Utrecht, Filipo la 5-a estis agnoskita kiel reĝo de Hispanio (1700-1746), kvankam devis akcepti la perdon de eŭropaj teritorioj, krom Menorko kaj Ĝibraltaro. En 1724, li abdikis favore al sia filo Ludoviko la 1-a, sed mortinta tiu post nur kelkaj monatoj, li ekreĝis. Dum ties regado, venis al Hispanio multaj nobeloj kaj funkciuloj el Francio kaj el aliaj eŭropaj landoj, oni faris centrisman politikon kaj oni reorganizis la Publikan Trezoron.

Post la morto de Filipo la 5-a, sukcedis Fernando la 6-a (1746-1759), kiu, danke al la agado de liaj ministroj José de Carvajal y Lancaster kaj la markizo Ensenada, plibonigis la komunikvojojn kaj la "ŝoseojn" de la lando, helpis la ŝipkonstruadon kaj la disvolvigon de la sciencoj.

Post la regado de Fernando la 6-a, sukcedis lia duonfrato Karlo la 3-a. Prototipo de klera monarko, ricevis la helpon de gravaj ministroj, kiaj Floridablanka, Kampomanes, Aranda, Grimaldi kaj Skilaĉe. Sen eliri el la modelo de la Antikva Reĝimo, li modernigis la landon, relogiĝis senhomigitajn areojn de Sierra Morena, favoris la eduksistemon, la komercon kaj la publikajn infrastrukturojn.

Dum la reĝado de Karlo la 4-a, komencis la Franca Revolucio (1789). Tiu abdikis favore al sia filo Fernando la 7-a, post la invado de Hispanio fare de la "amika" franca armeo en 1808.

La Klerismo en Eŭropo redakti

 
Kovrilpaĝo de L'encyclopedie (1751).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klerismo.

Ĉirkaŭ la lastaj jardekoj de la 17a jarcento, kriziĝis en Eŭropo la sistemo de la Antikva Reĝimo, bazita sur la hegemonio de tri sociaj grupoj nome la ekleziuloj, la militistoj kaj la nobeloj (foje en samaj personoj) estre de absoluta monarkio. Dum tiu jarcento, Eŭropo reviziis kritike la ĝistiaman ordon. Oni proponis, kontraŭ la antaŭa pensaro, la racion kiel universala metodo por la konaro, la sisteman kritikaron kaj defendas kiel bazo por la epistemologio kiu eltenas ĝin la spertecan metodon kaj la studaron bazitan sur la propra racio kontraŭ la principo de aŭtoritateco kiu eltenis la ĝistiaman pensaron dum antaŭaj jarcentoj.[3]

La sciaro translokiĝis el la kortegaj kunsidoj al la burĝaj salonoj, kafejoj aŭ la kulturaj institucioj. Oni sentis la neceson veturi por studaro aŭ plezuro, koni aliajn lingvojn, fari sporton por fortigi la korpon aŭ plibonigi la vivkondiĉojn de la civitanoj. Estis krome laco el la ornamemo baroka kaj el ties konceptista malfacileco; oni deziris klaron kaj ekvilibron; tiele en Romo naskiĝis, kontraŭ la kulteranaj troigoj de la Marinismo, sub la elano de kritikistoj kiaj Giovanni Mario Crescimbeni kaj Giovanni Vincenzo Gravina, la Akademio de la Arkadio aŭ de la Arkadanoj en 1690, kiu, pere de filioj disvastigos tra la tuta Italio la idealon de la bona elekto aŭ buon senso kaj de la reveno al la klasika literaturo.

Laŭ tiu nova vivostilo, la kleristo estas filantropo kiu priokupiĝas por la aliuloj, proponante kaj plenumante reformojn ĉe la aspektoj rilataj kun la kulturo kaj la socio. Defendas la religian toleron, oni praktikas la skeptikismon kaj eĉ oni atakas la religiojn. Kontraŭ la absolutaj monarkioj, Montesquieu defendis la bazojn de la moderna demokratia kaj la disigon de povoj leĝofaraj, plenuma kaj juĝa. La kleristoj volis ĝui liberon kaj elekti la proprajn registojn. Ĉio tio inspiris la moton de la Franca Revolucio: Libereco, Egaleco, Frateco.

La klerismaj teorioj naskiĝis en Anglio, kvankam atingis sian hegemonion en Francio, kie ili estis kolektitaj en la Encyclopédie (1751-1772), eldonita de Jean Le Rond d'Alembert kaj Denis Diderot. En tiu verko oni intencis kolekti la tutan tiaman sciaron, laŭ alfabeta ordo. Tiu verko naskiĝis el la intenco atingebligi por la tuta civitanaro la tuton de la tiama konaro.[3]

La Klerismo en Hispanio redakti

Post la Milito de hispana sukcedo, la Burbonoj trafis Hispanion mizera kaj nescia. La Iberia Duoninsulo havis apenaŭ sep milionojn kaj duonon da loĝantoj. Per franceca politika vidpunkto, Filipo la 5-a plifortigis la povon monarkian kaj la proceson por centrigi la landon, nuligante la foruojn kaj leĝojn proprajn de la teritorioj de la Regno de Aragono. La Katolika Eklezio pluhavis sian hegemonion, spite la forpelon en 1767 de religiuloj kiaj tiuj de la Jezuitoj.[3] Aliflanke la malalta popolo, formita de brutobredistoj, agrikulturistoj, funkciuloj kaj marĝenuloj, malhavis rajtojn. La monarkoj iom post iom malpliigis kelkajn privilegiojn de la hereda nobelularo kaj adoptis sintenon monarkistan kontraŭ la Eklezio, cele realigi serion de bazaj reformoj. Fine de la jarcento, estis pliboniĝinta la vivkvalito de la hispanoj, kiel pruvas la plialtiĝo de la populacio al preskaŭ tri milionoj da loĝantoj, nombro ĉiukaze pli malgranda ol tiuj de similaj eŭropaj landoj.[4]

La klerisma idearo estis enirintaj en Hispanio danke al diversaj vojoj:

 
Kovrilpaĝo de la unua eldono de Fundación y estatutos de la Real Academia Española (1715).
  • La disvastigo de la idearoj de kelkaj kleristoj kiaj Gregorio Mayans, Martín Sarmiento kaj Benito Jerónimo Feijoo.
  • La disvastigo de la idearo de la francaj enciklopedistoj (Rousseau, Voltaire, Montesquieu), spite la cenzuron de la epoko por eviti ties enmeto en la Duoninsulo kaj la kontrolo fare de la Inkvizicio.
  • La tradukoj de francaj libroj ĉiaĝenraj, ties disvastigo danke al la pliampleksigo de la presado,[5] kaj dungado de eksterlandaj profesoroj aŭ saĝuloj por iaj fakoj.
  • La studaj veturoj kaj ekkono pri la vivo kaj kutimaro eŭropa realigitaj de saĝuloj kaj intelektuloj.
  • La apero de gazetoj tra kiuj disvastiĝis la idearo klerisma.
  • La kreado de serio da institucioj kulturaj kiaj Sociedades económicas de amigos del país (ekonomiaj societoj de amikoj de la lando) dediĉitaj al helpo por la socia kaj ekonomia progreso de Hispanio pere de la reformo de la tradiciaj praktikoj. La unua de tiuj societoj fondiĝis en Eŭskio en 1765, kaj tuje disvastiĝis tra la tuta lando. Tiuj estis konstituitaj de kleristoj devenaj el la nobelularo, la burĝaro kaj la klerikaro. En tiu jarcento oni kreis gravajn instituciojn, kiaj la Real Academia Española (reĝa akademio pri la lingvo), kiu celis starigi regularon por la ĝusta uzado de la lingvo, kaj kies unua klopodo estis la laborado por Diccionario de la lengua castellana (vortaro de la kastilia), konata nun kiel Diccionario de Autoridades (vortaro de aŭtoritatoj), en ses volumenoj (1726-1739). En ĝi troviĝas la etimologio de ĉiu vorto, kaj ĉiu subsignifo estas akompanata de mallonga teksto de fama verkisto kiu pruvas la ekziston de tiu subsignifo. Aliaj institucioj naskitaj tiuepoke estis la Nacia Biblioteko (1712), la Real Academia de la Historia (1738), la Botanika Ĝardeno (1755), la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando (1751), la Real Academia de Buenas Letras de Barcelono (1752) kaj la Muzeo Prado (1785).[6]

La ĉefa brilepoko de la Klerismo en Hispanio okazis dum la reĝado de Karlo la 3-a, kaj ties ekfalo, dum la jaroj de la Franca Revolucio (1789) kaj la napoleona invado de Iberio, en 1808. La reformistoj, spite havi la apogon de la monarkio, ne atingis la agnoskon de la privilegiuloj; multaj kleristoj estis klasitaj kiel eksterlandiĝintaj kaj kulpigitaj je atenco kontraŭ la tradicio kaj la religia edukado. Post la Franca Revolucio, kelkaj estis persekutataj, kaj eĉ, enkarcerigitaj.

Epokoj de la dekokjarcenta literaturo redakti

Oni povas distingi tri epokojn en la hispana literaturo de la 18a jarcento:

  • Postbarokismo kaj ĉefe Kontraŭbarokismo (ĝis 1750 proksimume): oni luktis kontraŭ la stilo de la lastaj barokanoj, konsideritaj tro retorikistoj kaj tordintaj.[7]
  • Novklasikismo (ĝis fino de la 18a jarcento): baze sur la klasika stilo heredita en Eŭropo el la kulturoj de antikvaj Romio kaj Grekio. La verkistoj imitas la antikvajn klasikulojn kiaj Vergilio, Horacio kaj Ovidio kaj ties hegemonio etendiĝis ekde la reĝado de Fernando la 6-a al la komenco de la 19a jarcento.
  • Antaŭromantikismo (fine de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a jarcento): la influo de la angla filozofo John Locke kaj de Laurence Sterne, kun tiu de la francoj Étienne Bonnot de Condillac, Jean-Jacques Rousseau kaj Denis Diderot, elirigos novan senton, malkontenta pro la "tiraneco" de la racio, kiu valorigas la individuan rajton esprimi emociojn personajn (subpremitaj ĝistiame fare de la novklasikanoj), inter kiuj estas fundamente amo. Tiu skolo anoncas la ekfalon de la Novklasikismo kaj malfermas la pordojn de la Romantikismo.[2]

Prozo redakti

Novelaro forestas tiuepoke en Hispanio. Nur ekstaris la Vida de Diego de Torres y Villarroel de Diego de Torres y Villarroel,[8] kaj la romano Fray Gerundio de Campazas de José Francisco de Isla.[9]

Male eseo estas hegemonia ĝenro. Tiu eduka kaj doktrina prozo traktas la tiamajn problemojn kaj tendencas al reformoj. Alia branĉo estis en la apero de gazetoj de diversaj fakoj sed ĉefe literaturaj. Krome okazis ofte intelektaj polemikoj kia tiu kiu frontis la francan Masson de Morvilliers per sia Enciclopédie Méthodique (1782) kun la hispana reago Oración apologética por España y su mérito literario de Juan Pablo Forner (1786).

Benito Jerónimo Feijoo redakti

 
Benito Jerónimo Feijoo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Benito Jerónimo Feijoo.

Benito Jerónimo Feijoo y Montenegro posedis aristotelan edukon, kun tute moderna pensmaniero por la epoko. Liaj verkoj atingis nombrajn eldonojn kaj starigis multajn polemikojn. Lia konaro prezentiĝis en multaj eseoj kiujn li grupigis en la ok volumenoj de la Teatro crítico universal (1726-1739) kaj en la kvin de Cartas eruditas y curiosas (1742-1760). Li ege kritikis superstiĉojn kaj "falsajn" miraklojn.[10]

Gaspar Melchor de Jovellanos redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gaspar Melchor de Jovellanos.

Jovellanos kultivis variajn literaturajn ĝenrojn (kiaj poezio kaj teatro) sed liaj ĉefaj verkoj estis eseoj pri ekonomio, politiko, agrikulturo, filozofio, kutimaro, el la reformista spirito de la Klera Despotismo. Inter ili estas Informe sobre la ley agraria kiun li verkis en unua versio en 1784 sed kiun li sendis nur en 1787 al la Sociedad Económica Matritense, kiu resendis ĝin al la Konsilantaro de Kastilio kaj kiu estis publikita en 1795.[2][11]

José Cadalso redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo José Cadalso.

Cadalso vivis epizodon kiu famigis lin, nome ŝtorma kaj mallonga amafero kun aktorino, nome María Ignacia Ibáñez, kiu iĝis legendo romantika, kiam ŝi subite mortiĝis nur 25jara pro tifo aprile de 1771. La legendo rakontas, ke Cadalso, malespera klopodis eltombigi la korpon de la ĵus entombigita amatino, ĉar li malfruis al la entombigo, por doni al ŝi lastan adiaŭon. Tuje li verkis Noches lúgubres (funebrajn noktojn), kiu estis unu el du plej famaj verkoj liaj. Post tio li devis translokiĝis al Salamanko (1773–1774), kie li verkis sian Cartas marruecas (marokaj leteroj), kiam li amikiĝis kun verkistoj de la universitata urbo. En tiu verko marokano Gazel veturas tra Hispanio kaj kritikas la landajn malvirtojn laŭ la reformisma spirito de la klerisma despotismo kaj la modelo de Lettres persanes (1721) de Montesquieu.

Poezio redakti

 
Juan Meléndez Valdés.

En 1737, Ignacio Luzán kolektis la estetikon de la Novklasikismo en sia Poética.[12] La novklasika poezio traktis temojn historiajn, primorajn kaj satirajn. Alia varianto nome Rokoko preferis temojn paŝtistajn pri plezuro kaj eleganta amo. Plej kutimaj formoj estis odoj, epistoloj, elegioj kaj romancoj. Gravaj verkistoj estis Juan Meléndez Valdés, la ankaŭ dramaturgo Nicolás Fernández de Moratín kaj la fablistoj Tomás de Iriarte kaj Félix María Samaniego.

Hegemoniis tri skoloj: nome la salamanka skolo, kun Cadalso, Meléndez Valdés, Jovellanos kaj Forner; la sevila skolo, kun Manuel María Arjona, José Marchena, José María Blanco White kaj Alberto Lista, kiuj tuje evoluis al ia Antaŭromantikismo; kaj la madrida grupo formata de Vicente García de la Huerta, Ramón de la Cruz, Iriarte, Samaniego kaj la ankaŭ dramaturgoj Fernández de Moratín (kaj patro kaj filo).[13]

Juan Meléndez Valdés redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Juan Meléndez Valdés.

Oni povas diferencigi du epokojn en la liriko de Meléndez Valdés:

  • En la unua li estis allogita junaĝe de la rokoka poezio hegemonia kaj pro la influo de José Cadalso. Li komponis poemojn anakreonajn kaj paŝtistecajn kun amo kiel hegemonia temo. De tiu unua etapo elstaras la eklogo Batilo.
  • Post la morto de Cadalso, kaj laŭ konsiloj de Jovellanos, li pensis, ke la paŝtisteca liriko estas nepropra de juristo, kaj ekkomponis alian tipon de poezio pli kongruan kun sia metio. Kiel Jovellanos, li interesiĝas pri socia malegaleco, defendas la neceson iniciati reformojn kiuj plibonigu la vivnivelon de la popolo, kritikas la kortegan kutimaron kaj lia poezio iĝas filozofia, sentiva kaj meditema.

Fablistoj Iriarte kaj Samaniego redakti

 
Tomás de Iriarte
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tomás de Iriarte.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Félix María Samaniego.

Tiuj du verkistoj formis parton ankaŭ de la madrida grupo. Cele korekti malvirtojn kaj montri la racian idearon, ili verkis fablojn.

  • Tomás de Iriarte. Li verkis komediojn de socia kritiko, kiaj El señorito mimado, kontraŭ malbona eduko de la tiamaj junuloj, kaj por virinoj, La señorita malcriada, kies protagonisto estas trompita de markizo kaj perdas sian veran amon. Ĉiuokaze lia vera famo devenas el 76 Fábulas literarias (literaturaj fabloj), kie aperas la novklasikisma idearo pere de bestaj historietoj.
  • Félix María Samaniego. Realigis studojn en Francio, kie li adoptis ideojn enciklopediistajn de la epoko. Ĉefa verko estas Fábulas morales (1781-1784) kiun li verkis por disĉiploj de la Reĝa Seminario Vascongado, laŭ la modelo de Ezopo kaj Fedro, tra la franca La Fontaine.

Teatro redakti

En teatro, la ĉefaj aŭtoroj estis de la grupo madrida. Ili sekvas kaj la klasikajn kaj la modernajn poetikistojn, kaj kreis teatron laŭ la tiamaj interesoj kaj politikaj kaj moralaj.

Estis tri skoloj nome la jenaj:

  • Tradicia skolo.
Dum la unua duono de la 18a jarcento la teatro dekadenciĝis. Hegemonias sekvantoj de Calderón de la Barca, imitemaj kaj ne kreivaj. Por la publiko ankoraŭ triumfis la komedioj pri interplektiĝo, magio, mirakloj de sanktuloj kaj de historio. Por la aristokratio, oni muntis zarzuelojn kaj operojn, de itala stilo. Oni premieris tradukojn de francaj verkoj. La kleristoj kritikis kaj satiris, cele al bonaj ekzemploj kaj aristotelaj modeloj.
  • Novklasika skolo.
Kontraŭ tiu dekadenco, la grafo Aranda mendis reuzadon de la verkoj de la Hispana Ora Jarcento kiuj ne kontraŭas troe la aristotelan regularon, adaptante ilin se necese, kaj apogante ankaŭ la tradukon de eksterlandaj teatraĵoj. Krome oni instigis la novklasikajn verkistojn komponi novajn tragediojn rilate al racio kaj al reformoj. Tiuj verkoj ne ricevis favoron de la publiko.
  • Popola skolo.
La sainete (komedieto) ĝuis popularan apogon. Ili estis versaj, rilataj al la intermezoj de antaŭaj jarcentoj. La plej grava aŭtoro de sainete estis Ramón de la Cruz.

La novklasika teatro adoptis la francajn modojn, nome racio kaj harmonio, la nomata «regulo de la tri unuoj», nome ununura ago, unusola scenejo kaj tempo kronologia kongrua kun la disvolviĝo de la teatra agado. Oni separis komediaĵojn disde el tragediaĵoj. Oni evitis troaĵojn kaj oni serĉis edukan kaj moralan celojn, utilaj por disvastigi universalajn valorojn de kulturo kaj progreso.

Malpli raciista ol aliaj ĝenroj, la tragedio kultivis historiajn temojn, kiaj ĉe la plej konata, Raquel [rakEl], de Vicente García de la Huerta. Sed sendube la plej reprezenta teatrotipo tiama estis de Leandro Fernández de Moratín, kreinto eĉ de skolo nomita «comedia moratiniana» (moratina komedio). Kontraŭ la tragedia ĝenro, plej komuna tiama, praktikita de lia patro, Nicolás, kaj kontraŭ la sainete primora kaj milda de Ramón de la Cruz, Moratín filo ridindigis la malvirtojn kaj morojn tiamajn, klare por klopodi konverti la teatron en veturilo por moraligi la kutimaron.

Leandro Fernández de Moratín redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Leandro Fernández de Moratín.

Li naskiĝis el nobela familio asturia. La patro estis poeto, dramaturgo kaj advokato Nicolás Fernández de Moratín.[14] Li kreskiĝis en medio kie oftis la literaturaj diskutoj, ĉar la patro Nicolás estis homo dediĉita al la beletroj. Li ne faris universitatan studaron, ĉar la patro kontraŭis, kaj eklaboris en juvelarto.[15][16]

Leandro Fernández de Moratín estis teatra homo en la ampleksa senco de la termino. Krom aŭtoro, li dediĉis sin al aliaj gravaj taskoj. Moratín estis unu el la fondintoj de la teatra historiografio hispana. Liaj Orígenes del teatro español, verko kiun li ne publikis kion faris nur en 1830-1831 la Real Academia de la Historia, estas unu de la unuaj seriozaj kaj dokumentitaj studoj de la hispana teatro antaŭa al Lope de Vega. Estas interesa ankaŭ la «Prólogo» al la eldono pariza de lia verkaro en 1825, kie li resumas, ekde klasikisma vidpunkto la historion de la hispana teatro de la 18a jarcento. Moratín ankaŭ defendis la teatran reformon tiutempe. Rilata kun la tiamaj povuloj interesataj pri tia reformo kaj heredanto de la idearo de la patro, li klopodis renovigon de la teatra strukturo de la tiama Hispanio. La comedia nueva [La nova komedio] estas mejloŝtono de tiu kampanjo de reformo de la intelektuloj kiuj moviĝis ĉirkaŭ la registaro ekde la mezo de la 18a jarcento, kiam jam proponis reformoj Ignacio de Luzán, Agustin de Montiano y Luyando, Blas Nasarre kaj Luis José Velázquez. Li mortis en Parizo en junio de 1828.

Leandro Fernández de Moratín estas la plej grava teatra aŭtoro de la novklasika hispana skolo. Li defendis teatron kiel ĝuo kaj morala instruado (lernejo de bona kutimaro) kaj agado kiu imitu verece la realon. De tie naskiĝas la emo al la teatra regularo en ĉiuj ties aspektoj, ĉefe pri la regulo de la tri unuoj: tiuj de agadununo, de loko kaj tempo.

 
Leandro Fernández de Moratín, portretita en 1799 de Goya

La separon de ĝenroj realigis tiom precize, ke li ne verkis tragediojn, eĉ se ili estis laŭmodaj en la eŭropa novklasikismo. Lia karaktero alportis lin al la komedio, ĝenro kiun li difinas tiele: «pentras la homojn tiaj kiaj ili estas, imitas la nacian ekzistantan kutimaron, la komunajn malvirtojn kaj erarojn, la okazaĵojn de la hejma vivo; kaj de tiuj aferoj, de tiuj privataj interesoj, formas verecan fabelon, instruan kaj agrablan».

Verkoj redakti

  • El viejo y la niña (La maljunulo kaj la knabino)
  • La comedia nueva (La nova komedio) aŭ El café (La kafejo)
  • El barón (La barono)
  • La mojigata (La bigotino)
  • El sí de las niñas (La jeso de la knabinoj)
  • La derrota de los pedantes (La malvenko de la afektuloj)
  • Li verkis ankaŭ poezion kiaj La toma de Granada (La konkero de Granado), Sátira contra los vicios (Satiro kontraŭ malvirtoj), epistoloj, odoj, tradukoj de Horacio, soneto, romancoj, epigramo ktp.

Ramón de la Cruz redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ramón de la Cruz.

Dum sia junaĝo li verkis tragediojn kaj komediojn kie li imitis ĉefe verkistojn kiaj Pietro Metastasio, Jean Racine kaj Voltaire. Li ankaŭ tradukis verkojn de tiuj aŭtoroj kaj produktis version de Hamlet de Shakespeare tra la franca adapto fare de Jean-François Ducis. Li ankaŭ adaptis kelkajn tekstojn de hispana klasika teatro, kiaj Andrómeda y Perseo de Calderón kaj Ifigenia de José de Cañizares. Laste li dediĉis sin al popola sainete sukcese, el kiuj li produktis pli ol tricento, kio allogis la malamikecon de stilistoj de Novklasikismo, partianoj de arto pli idealigita kaj eduka. Probable tiu malamikeco estis helpata de la favoroj kiujn li ricevis el la municipo de Madrido kaj kiuj permesis al li hegemonion super la teatra vivo de la ĉefurbo nome kiel praktika direktoro de la madridaj teatroj Cruz kaj Príncipe, kies programon li kontrolis; tio okazis ĉefe en 1773, kiam falis la registaro de la Grafo Aranda, protektanto de la estetiko novklasika.

Ramón de la Cruz klopodis kunigi sian verkaron, kiun li publikis en kolekto nekompleta de dek volumoj (1786-1791). Li verkis totalon de 542 verkoj, inter la diversaj teatraj subĝenroj.[17]

Antaŭromantismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antaŭromantismo.

En Hispanio, la novklasikisma periodo estis mallonga. Post ties triumfo, novaj stiloj kaj idearoj devenaj el Francio kaj Anglio, okazigis la aperon de la Antaŭromantikismo. La grandaj verkistoj de la 18a jarcento montras en la lastaj jaroj la krizon de la Novklasikismo kaj iniciatas la tendencon antaŭromantikisman.

En tiu epoko, la asimilado de ideoj klasikaj kun sentoj antaŭromantikismaj okazas en la poetoj de la dua salamanka skolo (Manuel José Quintana, Cienfuegos, José Cadalso) kaj en la sevila skolo (Alberto Lista, Arjona, José María Blanco White kaj José Marchena).

Kelkaj verkoj de la Salamanka skolo antaŭanoncas komencon de la Romantismo. Tiele, en Las noches lúgubres (funebraj noktoj) de José Cadalso estas enmetita frenezo, funebraj kaj noktaj etosoj kaj nerezistebla ampasio. Aliaj gravaj aŭtoroj estis Juan Nicasio Gallego (1777 - 1853) kaj José Somoza (1781 - 1852).

Notoj redakti

  1. MANRIQUE GÓMEZ, MARTA: Algunas consideraciones fundamentales en torno a la genésis y desarrollo del romanticismo español [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝo 224.
  3. 3,0 3,1 3,2 Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝo 222.
  4. Jean Sarrailh, "La fe en la cultura y los frutos de la Ilustración", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 59-66.
  5. Nigel Glendinning, "El libro, la imprenta y los lectores", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 44-49.
  6. Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝo 223.
  7. Emilio Orozco Díaz, "El barroco dieciochesco", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 28-32.
  8. Russell P. Sebold, "La realidad, la ficción y la "manera" novelística de Torresen su Vida", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 141-145.
  9. Joaquín Álvarez Barrientos Algunas ideas sobre teoría de la novela en el siglo XVIII en Inglaterra y España Anales de Literatura Española Nº 2 (1983)
  10. José Miguel Caso González, "Feijoo", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 67-81.
  11. Por la tuta ĉapitro Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝoj 237-244.
  12. José Miguel Caso González, "Luzán", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 156-162. Krom Isabel M. Cid de Sirgado kaj Gabriela Makoviecka, "La Poética: Doctrina e influencia", paĝoj 163-171, kaj Russell P. Sebold, "Los orígenes cosmopolitas de la Poética", paĝoj 171-180.
  13. Joaquín Arce, "Rococó, Ilustración y Prerromanticismo en poesía", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 33-38.
  14. José Miguel Caso González, "Nicolás Fernández de Moratín", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 192-205. Krom José Miguel Caso González, "De la Academia del Buen Gusto a Nicolás Fernández de Moratín", paĝoj 206-212, kaj John Dowling kaj Maurizio Fabbri, "Lo épico: Las naves de Cortés destruidas", paĝoj 213-220.
  15. Por la tuta ĉapitro Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝoj 228-236.
  16. José Miguel Caso González, "Tomás de Iriarte y Leandro Fernández de Moratín", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 508-523. Krom Joaquín Arce, "La lírica de Moratín y el ideal neoclásico", paĝoj 546-554, kaj Fernando Lázaro Carreter kaj John Dowling, "El viejo y la niña", paĝoj 554-562.
  17. José Miguel Caso González, "Ramón de la Cruz y García de la Huerta", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 247-256. Krom José Francisco Gatti, "Los Sainetes de Ramón de la Cruz", paĝoj 257-266 kaj John Dowling, "Los Sainetes: acción, carácter y personajes", paĝoj 267-271.

Bibliografio redakti

  • Historia de la literatura española. III. Siglo XVIII, J.L. Alborg, Gredos, Madrid, 1972.
  • La novela del siglo XVIII, J. Álvarez Barrientos, Júcar, Madrid, 1991.
  • Antología de la Literatura Española. Siglo XVIII, A. Amorós, Castalia, Madrid, 1999.
  • La poesía del siglo ilustrado, J. Arce, Alhambra, Madrid, 1980.
  • Historia social de la literatura española, II, VVAA., Castalia, Madrid, 1978.
  • La comedia sentimental, género español del siglo XVIII, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1994.
  • La cara oscura de la Ilustración, G. Carnero, Fundación Juan March-Cátedra, 1983.
  • Los conceptos de Rococó, Neoclasicismo y Prerromanticismo en la literatura española del siglo XVIII, J. Caso González, Universidad de Oviedo, 1970.
  • La España de la Ilustración, Mª R. Pérez Esteve, Actas, Madrid, 2002.
  • Manual de literatura española V. Siglo XVIII, F. Pedraza y M. Rodríguez, Tafalla, Cenlit, 1983.
  • La prosa del siglo XVIII, F. Sánchez Blanco, Júcar, Madrid, 1992.
  • El ensayo español. El siglo XVIII . Vol. 2, F. Sánchez Blanco, Crítica, Barcelona, 1997.
  • Lengua castellana y literatura Segundo de Bachillerato, Fernando Lázaro Carreter, 2003, ANAYA, ISBN 84-667-2158-4